Ĉinaj ideoj gvidas la tutmondan mastrumadon postepidemian

Xiong Publikigita: 2020-11-22 21:09:03
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

“Ni devas sekvi la principon de kunaj konsilo, konstruo kaj divido, ni devas insisti pri plurflankismo, malfermo en inkluziveco, reciproka profitigo en kunlaboro, kaj progreso kun la tempo.” Vespere de la 21-a de novembro la ĉina ŝtatprezidanto Xi Jinping, en sia videa parolado en la unuafaza kunveno kadre de la 15-a pintkonferenco de gvidantoj de G20, prezentis siajn principajn ideojn kaj konkretajn konsilojn pri la internacia ordo kaj la tutmonda mastrumado post la epidemio, kaj tiuj ideoj kaj konsiloj liveras montrilon, laŭ kiu G20 povos ludi pli grandan gvidorolon.

En la historio de la internacia komerco, “komuneco rezultigas kunan progreson, dum enfermiteco estigas al ĉiu regreson” estas leĝo; kaj “antaŭeniri kun la tempo” prezentas veron. Ĝuste pro tio la “ĉinaj ideoj”, kiuj formiĝis el la grandegaj ŝanĝiĝoj de la ĉina situacio neviditaj dum cent jaroj, estas serioze atentataj de la internacia komunumo.

Dek du jarojn antaŭe financa krizo envolvis la tutan mondon, kaj tio kaŭzis la naskiĝon de la kunvena mekanismo de G20-gvidantoj. En tiuj dek du jaroj la mekanismo fariĝis grava platformo kaj solvis diversajn krizojn tutmondajn. Nuntempe la kronvirusa epidemio sovaĝas en nia planedo, kaj tiam G20 devas preni sur sin respondecon ĝin distingi, kaj des pli, perfektigi la tutmondan mastrumadon, por ke la merkato havu konfidon kaj la popoloj portu esperon.

Antaŭ dek du jaroj, fronte al la internacia financa krizo, Ĉinio aktive subtenis kaj partoprenis la G20-mekanismon kaj fariĝis “lokomotivo”, kiu tiris la mondan ekonomion el la mallumo. Nun, vizaĝe al la epidemio, Ĉinio same nemankigeblas.

En la postepidemia epoko Ĉinio, kiu persiste estu “konstruanto de la monda paco, kontribuanto de la tuttergloba disvolvado kaj protektanto de la internacia ordo”, daŭrigas sian klopodadon, kun ĉiuj aliaj partioj, senĉese perfektigi la tutmondan mastrumsistemon.

Dividu