Pasis 44 jaroj!La historia misio de sondilo Chang’e 5 havas gravan signifon

Ĝoja Publikigita: 2020-11-24 17:57:51
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Je la 4-a kaj duona horo de la 24a de novembro Ĉinio sukcese sendis la sondilon Chang'e 5. Tio estas la tria paŝo de la ĉina "tripaŝa" strategia plano pri senhoma lunsonda programo. Diferenca kun antaŭaj lunsondaj taskoj Chang'e 5 kunportos al Ĉinio la unuan plenmanon da grundo el la luno.

Laŭ konigo de Ouyang Ziyuan, ĉefa sciencisto de la ĉina lunsonda programo, ĉifoje la sondilo Chang'e 5 atingos rezultojn en kvar flankoj: unuafoje aŭtonome kolekti specimenojn de la lunsurfaco; unuafoje ekflugi de sur la lunsurfaco; unuafoje fari kunligon senhoman sur la luna orbito 380 mil kilometrojn for de la tero; kaj unuafoje realigi revenon kun luna grundo al la tero en preskaŭa dua kosma rapido.

Kiel la fino de la ĉina lunsonda programo ĉi tiuj "unuaj provoj" estas atendataj. Aparte ĝia historia misio pri kolekto de specimenoj de la lunsurfaco havas gravan signifon. Ĉar eksterteraj ĉielaj korpoj estas foraj kaj neatingeblaj por la homaro, kaj longtempe sciencistoj malrekte komprenis konsiston de materio en ĉielaj korpoj, kemiajn elementojn kaj konjektis iliajn disvolvajn historiojn danke al la manieroj de spektroj kaj radioj. Se oni povas rekte kolekti specimenojn el ĉiela korpo ekster la tero, sendube sciencistoj ricevos rektajn rarajn studajn materialojn kaj povos pli bone kompreni ĉielajn korpojn kaj la historion de la kosmo.

Por studo pri la luno nur estis pli ol tri cent kilogramoj da specimenoj de grundo kaj roko de la luno, kolektitaj de Usono kaj eksa Sovetio.

Ĉifoje la sondilo Chang'er 5 revenos al la tero kunportante preskaŭ 2 kilogramojn da grundo de la luno el la loko, kiun antaŭe eĉ sondiloj ne atingis. La specimenoj sendube fariĝos la plej granda kvanto da specimenoj el eksterteraj ĉielaj korpoj en dekoj da jaroj. Per studo al tiuj specimenoj homoj havos profundajn sciojn pri la luno kaj espereble difinos la aĝon de juna bazalto de la luno.

Estas menciinde, ke post la lasta kolekto de specimenoj de la luno, farita de eksa Sovetio en la 18-a de aŭgusto de 1976, jam pasis 44 jaroj. En la lastaj 44 jaroj homoj ne renovigis specimenojn pri grundo de la luno. Hodiaŭ Chang'er 5 faros kolekton de grundo de la luno, kio grave kontribuos al la luna scienco, eĉ al la profunda sondo pri la kosmo. Tion la internaciaj sciencaj rondoj ĝenerale atendas.

La luno estas la ĉiela korpo plej proksima al la tero. Sekve de tio, ke la homaro senĉese etendas siajn paŝojn por esploro pri la nekonata mondo, la luno certe estos la unua stacio, kiun la homaro suriros kaj sufiĉe komprenos. Kaj ĉina esploro pri profunda kosmo celas ne nur kontentigi scivolemon denaskan de la homaro, sed ankaŭ esplori longtempan disvolvan elirejon. Kiel komentis Giuseppe Reibaldi, prezidanto de Asocio de Luna Vilaĝo kaj itala sciencisto, Ĉinio gajnis grandan atingon pri kosma scienco kaj tekniko kaj ĉina lunsonda tasko donos favoron al la mondo.

Dividu