Disvolvado estas ĉefŝlosilo por elimini malriĉecon

Xiong Linping Publikigita: 2020-11-24 19:29:31
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Vespere de la 22-a de novembro la ĉina ŝtatprezidanto Xi Jinping videe ĉeestis la duafazan kunvenon de la 15-a pintkonferenco de G20-gvidantoj, en kiu li faris eksplikon precipe pri daŭripova disvolvado, kun emfazo, ke "disvolvado estas ĉefŝlosilo por elimini malriĉecon".

La 23-an de novembro la ĉina provinco Guizhou deklaris, ke ĝiaj lastaj naŭ gubernioj malriĉaj definitive liberigis sin de paŭperismo. Ĝis nun, do, ĉiuj ĉinaj gubernioj malriĉaj deprenis la ĉapon de malriĉeco.

La ĉina sperto, la ĉina praktiko, kiel grandega miraklo, estas skribata en la historion de senmizerigo, kaj ankaŭ donanta fortajn fidon kaj energion por la afero de la mondo pri elimino de malriĉeco.

Influate de la epidemio, kiu propagiĝanta en la mondo, la monda ekonomio regresas. La Monda Banko prognozis, ke en 2020 la ekstrema malriĉeco mondskala unuafoje leviĝos de la lastaj 20 jaroj, kaj 150 milionoj da homoj en la mondo, pro la epidemio, denove revenos al malriĉeco. Kiel pritrakti la epidemion, stabiligi la mondan ekonomion kaj garantii la vivtenon de popolamasoj, tio estas tri grandaj taskoj por ni ĉiuj.

Kontraŭ tiuj tiklaj problemoj, Xi Jinping prezentis tri proponojn: "persisti en disvolvado kiel antaŭeco", "preni politikajn rimedojn de amplekso kaj ekvilibro" kaj "krei bonan medion de internacia ekonomio". Tiuj punktoj entenas la ĉinaj spertojn kaj konceptojn kaj liveras bonajn rimedojn al la nuna mondo, kiu renkontas malfacilojn.

"Ke ĉiuj disvolvas, tio ja estas vera disvolvado." Ĉinio, kiu atingos la celon, antaŭtempe de dek jaroj, elimini absolutan paŭperismon, Ĉinio, kiu baldaŭ eniros novan evoluetapon, nepre plue grandigos siajn avantaĝojn, helpante, ke evoluantaj landoj altigu sian kapablon malpliigi malriĉecon, kaj ke la tuta mondo kune sin malproksimigu for de malriĉeco kaj kreu pli belan estontecon.

Dividu