"Ĉina iniciato" asistas konstrui pli kompaktan sortkomunumon inter Ĉinio kaj ASAN

Xiong Linping Publikigita: 2020-11-27 20:32:25
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La 27-an de novembro, en la malfermo de la 17-a Foiro de Ĉinio kaj la Asocio de Sudorient-Aziaj Nacio (ASAN) kaj de la Komerca kaj Investa Pintkunveno de Ĉinio kaj ASAN, la ĉina ŝtatprezidanto Xi Jinping faris videan salutparoladon, en kiu li emfazis konstrui pli kompaktan sortkomunumon inter Ĉinio kaj ASAN kaj prezentis kvar proponojn, kun la sincera volo konstante antaŭenigi la kunlaboron inter Ĉinio kaj ASAN kaj plie levi la duflankajn rilatojn.

Ekde 2013, kiam Xi Jinping iniciatis, ke Ĉinio kun la landoj de ASAN kune konstrui pli kompaktan sortkomunumon inter la du flankoj, tiu iniciato jam fariĝis ĉefvorto tra la duflanka kunlaboro. Precipe ĉi-jare, kiam Ĉinio kaj ASAN manĉemane batalis kontraŭ la pandemio, ilia kunlaboro en ekonomio kaj komerco ne ĉesis. La komerca sumo en la dek antaŭaj monatoj kreskis je 7% kompare kun tiu en la sama periodo de la pasinta jaro. La du estas la plej grandaj komercaj partneroj inter si. Ĝuste kiel Xi diris: "la rilateco inter Ĉinio kaj ASAN fariĝas la plej sukcesa kaj la plej vigla modelo de kunlaboro en la azi-pacifika regiono kaj viva ekzemplo por konstrui la homaran sortkomunumon."

Nuntempe la monda ekonomio pro la pandemio dronas en profunda ŝlimo. Iu internacia organizo prognozis, ke la orienta Azio espereble fariĝos la sola regiono, kies ekonomio kreskos pozitive. En tia okazo Ĉinio laŭplane okazigis la Foiron de Ĉinio kaj ASAN kaj la Komercan kaj Investan Pintkunvenon de Ĉinio kaj ASAN, kio montras, ke Ĉinio persistas en malfermo al la ekstero en pli alta nivelo kaj firmvole faras pli profundan kunlaboron kun ASAN.

Sed, kiel konstrui pli kompaktan sortkomunumon inter Ĉinio kaj ASAN en la nova situacio? Xi prezentis kvar proponojn: levi strategian interkonfidon kaj progresigi evoluprojekton; levi kunlaboron en ekonomio kaj komerco kaj rapidigi prosperiĝon de la regiona ekonomio; levi novokreon en scienco kaj tekniko kaj profundigi kunlaboron de cifereca ekonomio; kaj levi kontraŭpandemian kunlaboron kaj intensigi kapablon por publika sano.

Oni povas vidi, ke tiuj iniciatoj koncernas, krom makrospokan projekton, ciferecan ekonomion, publikan sanon, inkluzive de vakcino kontraŭ la pandemio. Ili ne nur konsideras longperiodajn interesojn, sed ankaŭ la aktualajn. Tiuj iniciatoj certe helpos al la landoj de ASAN sukcese batali kontraŭ la pandemio kaj efike vigligi la regionan ekonomion kaj eĉ la mondan.

Dividu