"Nigra Vendredo" alportis al Usono multajn avertojn

Lucia Publikigita: 2020-11-30 21:47:57
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Frumatene, grupo da homoj rapidis en butikojn por fari aĉetadon - tio estis la kutima malfermo de la usona aĉetfestivalo "Nigra Vendredo" en la antaŭaj jaroj. Sed ĉi-jare la sceno ne plu ekzistis.

Laŭ raporto de Washington Post, en iu Wal-Mart de Nordokcidenta Vaŝingtono, la nombro de aĉetantoj en "Nigra Vendredo" estis tre malgranda, nur kelkaj klientoj senĝene elektis produktojn. Ankaŭ la aĉetcentro Macy's kiu troviĝas kelkajn kilometrojn for de ĝi, alfrontis la saman dilemon. La vendistoj estis pli multaj ol klientoj.

Laŭ donitaĵoj publikigitaj de la usona analiza agentejo RetailNext, la ĉi-jara eksterreta butika trafiko de "Nigra Vendredo" malpliiĝis je 48% kompare kun la pasinta jaro, kaj vendoj malpliiĝis je 30%. Kio okazis?

Sendube, la plej grava kialo estas la pandemia situacio ekster la regado en Usono. Analizisto Brian Field el Sensormatic Solutions diris, ke pro la kronvirusa malsano kaj la kondiĉoj de socia distanciĝo, la aĉetantoj butikumis kun pli klaraj celkonscioj.

Krome, multaj homoj elektis retan aĉetadon.

Sed la malfortigita aĉetpovo fariĝis pli maltrankviliga. Antaŭ komenco de la “Nigra Vendredo”, ĝis la 21a de novembro, la nombro de homoj kiuj unuafoje petis senlaboran monhelpon en Usono kreskis je 30 000 al 778 000 kompare kun la antaŭa monato, montrante, ke la influo de la novkronvirusa malsano kreskas.

Kiel oni efike kontrolas la pandemion? Kiel oni eviti pli altan senlaborecon? La usonaj politikistoj devas serioze pripensi.

Lynn Franco

Dividu