Estas ridinda akuzo kontraŭ Ĉinio fare de aŭstralia ĉefministro

Lucia Publikigita: 2020-12-02 20:13:47
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Proparolanto de la ĉina ambasadorejo en Aŭstralio marde urĝis la aŭstralian flankon "alfronti la krimojn faritajn de la aŭstraliaj soldatoj en Afganio, respondecigi tiujn krimintojn kaj alporti justecon al la viktimoj". En la lastaj tagoj, aŭstralia nacidefenda ministro publikigis enketan raporton kaj detale prezentis la krimojn de la aŭstraliaj soldatoj en Afganio, kiu ankaŭ estis kondemnita de la internacia komunumo.

Sed bedaŭrinde, fronte al la krimoj, aŭstralia ĉefministro Scott Morrison esprimis malkontenton pri la bildo kiu estis publikigita de proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj.

Lunde la proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Zhao Lijian diris per la socia komunikilo Twitter, “Ni estas konsternitaj de la detaloj malkaŝitaj de koncernaj raportoj kaj forte kondamnas tiajn kondutojn, kiuj agas kontraŭ internaciaj konvencioj kaj homa konscienco. Ni alvokas ĝisfundan esploron pri la afero por alporti la kulpulojn al justeco.”

Analizisto Martin Jacques diris, ke ne estas vortoj kaj bildo publikigitaj de Zhao, kiuj malĝojigis aŭstralian ĉefministron Morrison, sed la kialo estas, ke li opinias, ke Ĉinio ne havas rajton komenti la krimojn de la aŭstraliaj soldatoj en Afganio.

Fakte, Aŭstralio kaj rilataj landoj devas sin ekzameni kaj haltigi sian intervenon en alilandajn aferojn je preteksto de homrajtaj problemoj kaj politikan manipuladon.

Enketa raporto publikigita lastatempe de la aŭstralia armea flanko atestis, ke aŭstraliaj armeanoj, kiuj plenumis taskon en Afganio, estis suspektataj pri milita krimo, ĉar ili mortigis multajn malliberulojn kaj senkulpajn civitanojn. Kvankam tion kritikis kaj kondamnis aŭstraliaj politikaj gravuloj kaj amaskomunikiloj, tamen la krimoj ne povas esti kovritaj.

Dividu