Por kia celo Morrison kaj iuj aliaj politikistoj atakis Ĉinion?

Yu Publikigita: 2020-12-04 19:33:01
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Se oni parolas pri plej kapricaj politikistoj sur la internacia tereno, aŭstralia ĉefministro Scott Morrison devas esti inkluzivita en la listo. Lastatempe Morrison postulis, ke Ĉinio petu pardonon de lia lando, post kiam proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, Zhao Lijian, afiŝis en la socia retejo Twitter karikaturon pri krimoj faritaj de aŭstraliaj soldatoj kontraŭ civiluloj en Afganio. Sed post nelonge li esprimis esperon havi konstrueman kontakton kun Ĉinio, dirante, ke aŭstraliaj rilatoj kun Ĉinio estas reciproke profitaj kaj utilas al ambaŭ flankoj.

Ĉu vere estas nervoza Morrison, kiu atakas Ĉinion kaj samtempe deziras profiti de Ĉinio? Tio estas tre simila al la aŭstralia dramo “Utopio” tre furora en la interreto, en kiu kelkaj aŭstraliaj oficialuloj faris kontraŭdiran konkludon post diskutado pri buĝeto por nacia defendo: Aŭstralio ĉiujare elspezas ĉirkaŭ 30 miliardojn da dolaroj por protekti sian komercon kontraŭ minaco de Ĉinio.

Sed la realeco estas pli absurda ol intrigio de la dramo. En la pasintaj du jaroj de post la enoficiĝo de Morrison sur la posteno de ĉefministro, la aŭstralia registaro adoptis serion da spekulemaj politikoj: politike ĝi strikte sekvis Usonon kaj fojfoje atakis Ĉinion, kaj ekonomie, ĝi serĉis profiton de la disvolviĝo de Ĉinio. Sed la rezulto embarasis la landon.

Artikolo de la ĵurnalo New York Times diris lastatempe, ke Aŭstralio senĉese atakis Ĉinion pri demandoj koncernaj al la Suda Ĉina Maro, Honkongo kaj Xinjiang, ĝuste por montri antaŭ Usono sian valoron, flatante la “fraton” per incitoj al Ĉinio.

Pro la provokaj agoj de Aŭstralio kontraŭ Ĉinio pri demandoj koncernaj al ĝiaj kernaj interesoj kaj gravaj zorgoj, draste malboniĝis la ĉina-aŭstraliaj rilatoj kaj ankaŭ la duflanka komerco estis negative influita. Ĉinio, kiu ĉiam rekomendas reciprokan malfermon kaj komunan disvolvadon, sin devontigas al reciprokprofita kunlaboro kun diversaj landoj surbaze de reciproka respekto kaj egajrajto. Morrison kaj iuj aliaj politikistoj devas havi klaran konscion pri tio.

Dividu