Tri klaraj signaloj: la ĉina ekstera komerco forte revigliĝas

Xiong Linping Publikigita: 2020-12-07 20:52:53
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La ĉina ekstera komerco draste kreskis en oktobro, kaj en novembro vigliĝis ankoraŭ pli forte. Laŭ donitaĵoj en la 7-a de decembro publikigita de la ĉina dogana administracio la eksporto kaj importo de la ĉina ekstera komerco atingis 460,72 miliardojn da usonaj dolaroj, kreskante je 13,6%. La eksporto kreskis je 21,1%, dum la importo je 4,5%.

El tio oni povas vidi, ke la forta eksporto ludas la rolon de apogo en la ĉina ekstera komerco. La 21,1-procenta kresko de eksporto pli multege altas ol la 12-procenta kresko, kiun antaŭkalkulis analizistoj de la informagentejo Bloomberg. Tio ankaŭ estas la plej alta rekordo de eksporto de post februaro de 2018. Ĝis novembro Ĉinio jam havas pozivitan kreskon en sinsekvaj ses monatoj en eksporto.

Temas ankaŭ pri importo. En novembro la ĉina importo ankaŭ havas grandan kreskon, tio estas, 4,5%. La informagentejo Reuters analizis, ke la leviĝo de la ĉinaj konsumantoj pri bezono trenis la prezaron de grandkvantaj varoj supren, kaj ke la donitaĵoj de importo montriĝas tiel entuziasmaj. Kaj tio signas ankaŭ, ke la signalo de la ĉina merkata konsumado jam klariĝis.

Kaj krome, devas esti atentinda alia donitaĵo: la ĉina Ŝtata Statistika Buroo lastatempe informis, ke en novembro la Aĉetindiko de Administrantoj atingis 52,1%, la cifero do estas la plej alta de post septembro de 2017. Tio plene diras, ke la ĉina fabrikado jam havas firman fundamenton por esti prospera.

Kvankam fronte al la necerteco el la ekstera mondo, tamen la ĉina ekstera komerco renkontas fortan prosperon. Ĉinio, kiu nun rapide formas novan strukturon, nepre strebas plu al komuna malfermo, komuna evoluigo. Ĉinio jam estas “stabiligilo” de la tutmonda komerco kaj “akcelilo” de la internacia ekonomio.

Dividu