Ĉinio antaŭenigas novan vojon al tutmonda traktado de klimatŝanĝiĝo

Jianping Publikigita: 2020-12-13 17:21:47
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Sabate vespere en la Pintkunveno pri Klimata Ambicio ĉina prezidanto Xi Jinping faris gravan paroladon per videoligo, elmetante tri proponojn por la tutmonda klimata regado en la estonteco kaj anoncante serion da novaj rimedoj de Ĉinio por redukti karbonan ellason antaŭ 2030, kio montras direkton por malfermi novan vojon de la mondo en traktado de la klimatŝanĝiĝo kaj injektas novan ĉinan forton.

Antaŭ kvin jaroj Unuiĝintaj Nacioj (UN) okazigis konferencon pri klimatŝanĝiĝo en Parizo kaj pasigis la Parizan Interkonsenton, kiu faris aranĝon por la tutmonda agado en traktado de la klimatŝanĝiĝo post 2020. Tamen Usono, por siaj propraj interesoj, retiriĝis el la interkonsento kaj faris obstaklon al la tutmonda traktado de la klimatŝanĝiĝo. La epidemio de la jarcento elvokis profundan pripenson pri la rilatoj inter la homo kaj naturo, kaj estas urĝa tasko por ĉiuj landoj preni pli efikan laboron kontraŭ la klimatŝanĝiĝo.

Kiel subskribinta partio de la interkonsento Ĉinio ĉiam aktive agadas kaj kontribuas por la tutmonda traktado de klimatŝanĝiĝo. En la kuranta jaro ĉina prezidanto Xi Jinping en pluraj gravaj okazoj eksplikis la iniciaton kaj proponon pri verda disvolviĝo, kaj anoncis, ke Ĉinio grandigos sian nacian determinan kontribuon kaj adoptos pli viglajn politikojn kaj rimedojn, kun la celoj atingi zeniton de la ellaso de karbona dioksido antaŭ 2030 kaj realigi karbonan neŭtrecon antaŭ 2060. La promesoj de Ĉinio estas alte ŝatataj de la internacia komunumo.

En ĉi-foja Ambicia Pintkunveno pri Klimato prezidanto Xi faris tri proponojn por la estonteco de la tutmonda klimata regado.

Unue, Xi vokis ĉiujn partiojn kune labori por akiri novan progreson en la klimata regado. Due, Xi alvokis levi ambiciojn kaj kulturi novan arkitekturon de la klimata regado, en kiu ĉiu partio ludas sian rolon. Kaj trie, Xi urĝis ĉiujn partiojn firmigi fidon kaj antaŭenigi novan rimedon por la klimata regado kun verda revigliĝo kiel la kerno.

Xi plue anoncis, ke Ĉinio malaltigos sian ellason de karbona dioksido je pli ol 65% por ĉiu unuo de la totala enlanda produkto el la nivelo de tiu en 2005, altigos la proporcion de ne-fosiliaj fueloj en la konsumado de primara energio al ĉirkaŭ 25%, grandigos la arbaran rezervan kvanton je 6 miliardoj da kubmetroj surbaze de la nivelo en 2005, kaj faros sian totalan instalitan kapaciton de venta kaj suna energioj superi 1,2 miliardojn da kilovatoj.

Tiuj ĉi novaj rimedoj povas esti rigardataj kiel konkreta agada plano por Ĉinio realigi karbonan neŭtrecon. Fakte en la lastaj jaroj verda disvolviĝo jam fariĝis unu el la kernaj konceptoj gvidantaj la ekonomian kaj socian disvolviĝon de Ĉinio, kaj ĝi estas ankaŭ fundamento por Ĉinio fari solenajn promesojn al la ekstera mondo.

Dividu