​Ĝis kiam Scott Morrison faras egoismajn kalkulojn pri klimata demando?

Ĝoja Publikigita: 2020-12-15 20:42:46
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Sur aŭstralia Islando Fraser, kiu estis enigita en la liston de Mondaj Naturaj Heredaĵoj, brulegis du monatojn, kio kaŭzis disiĝon de bestoj kaj cindriĝon de pluvarbaro. Kvankam lastatempe pro neatendita pluvego la montofajro estas unuapaŝe regata, tamen pro inundo, kaŭzita de la pluvego, la orienta marbordo de Aŭstralio alfrontas novan katastrofon.

La oftegaj ekstremaj veteroj kulpigis la objektivan kialon de varmiĝo de monda klimato, ankaŭ spegulas grandan negativan influon el politika miopa opinio de aŭstralia decida tavolo. Pro tio la 13-an de decembro en Klimat-Ambicia Pintkunveno 2020 Scott Morrison, aŭstralia ĉefministro, ne rajtis doni paroladon. Ĵurnalo The Guardian diris, ke la sidlokoj de parolantoj de la pintkunveno estis donitaj al gvidantoj de tiuj landoj, kiuj difinis celon pri redukto de ellaso de la sekvaj 10 jaroj, deklaris plenumon de nula ellaso kaj donis al evoluantaj landoj kapitalojn aŭ ellaboris "ambiciajn" planojn kaj politikojn. Nature Aŭstralio ne estas enlistigita, ĉar ĝi multe faris malhelpaĵojn.

Antaŭ 5 jaroj en pariza konferenco pri klimata ŝanĝiĝo Aŭstralio promesis, ke en 2030 ĝia karbona ellasokvanto malpliiĝos je 26% ĝis 28% kompare kun tiu en 2005. Sed laŭ antaŭkalkulo en la fino de 2019, en 2030 la kvanto malpliiĝos nur je 16%. Aparte la brulego, kiu komenciĝis en septembro de 2019 kaj daŭris pli ol 4 monatojn, engluis 115 mil kvadratajn kilometrojn kaj kaŭzis morton aŭ perdon de ripozejoj de proksimume 3 miliardoj da bestoj. Tio kaŭzis novan ĝenon al la aŭstralia nekvalifika trakto de klimata ŝanĝiĝo. La neglekto de Morrison en trakto de la montara brulego estas vaste kritikita enlande kaj internacie.

Decembre de 2019 aŭstralianoj estis maltrankvilaj pri la kontinue disvastiĝanta montara brulego, tiam Morrison pasigis feriojn en Havajo, kio boligas la publikan opinion. Frue de 2020 Simon Holmes à Court, altnivela konsilanto de instituto pri energio sub la Melburna Universitato, sendis artikolon al The Guardian kritikante, ke Morrison "diris, ke ni okupas nur 1.3% de la monda ellasokvanto de karbona dioksido, ŝajnas, ke ni estus sensignifaj". Fakte la aŭstralia loĝantaro okupas preskaŭ 0.3% de la monda, tamen ĝia pokapa ellaso de forceja gasto estas plej multa en la mondo.

Ĝuste antaŭ okazigo de la pintkunveno Morrison ankoraŭ diris: "Ĉi tie mi bezonas nur respondi demandojn de la aŭstralia popolo kaj nia registaro servos al la aŭstralia popolo." Tio desperigas la internacian komunumon.

Solvado de klimata ŝanĝiĝo estas la komuna devo de la homaro, kaj ankaŭ konformas al bazaj interesoj de la aŭstralia popolo. Ni demandu: kiel la decidanto, kiu lasis la disvastiĝon de montara brulego, donas fidon al homoj pri tio, ke li vere "servas al la aŭstralia popolo?" Kaj ĝis kiam Morrison, al kiu la pintkunveno malpermesis paroli, faras egoismajn kalkulojn pri klimata demando?

Dividu