​Estas ĝisfunde kontraŭĉina trompo tiel nomata listo pri membroj de KPĈ pufreklamita de okcidentaj amaskomunikiloj

Ĝoja Publikigita: 2020-12-16 17:24:46
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Lastatempe amaskomunikiloj kaj politikistoj de Britio kaj Aŭstralio pufreklamis fantazian mesaĝon, ke el dokumento havanta informojn de preskaŭ 1 950 000 membroj de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) oni deduktis, ke membroj de la KPĈ jam "penetris" en establaĵojn kaj entreprenojn de Britio kaj aliaj okcidentaj landoj en Ĉinio, kaj diris, ke "Usono la unua sonigis alarmon". Tamen samtempe ili konfesis, ke neniu atesto montras, ke en ĉi tiuj establaĵoj okazis spionado.

Sen atesto perforte doni krimon de "spiono"? Iuj okcidentaj kontraŭĉinaj personoj ne havas alian metodon kaj nur freneze refoje dissendi la malnovan "minacon de Ĉinio". Ili vere estas sencerbaj kaj senhontaj!

Britaj kaj aŭstraliaj amaskomunikiloj diris, ke ili ricevis la dokumenton de Inter-Parlamenta Alianco pri Ĉinio, kiu estis fondita julie sub iniciato de usona senatano Marco Rubio. Inter-Parlamenta Alianco pri Ĉinio havas 18 membrojn el 8 landoj, estas titolita "oklanda alianco" kaj celas "taŭgajn kaj kunaranĝajn kontraŭrimedojn por temoj rilataj al Ĉinio". Plejpartaj membroj de la alianco estas "marĝenuloj", kunligitaj de Rubio senĉese malpurigis Ĉinion pri demandoj de Honkongo, Xinjiang kaj Tibeto, kaj provis gajni atenton.

Oni rimarkis, ke pro interveno en ĉinajn aferojn, lastatempe Ĉinio adoptis sankciojn kontraŭ Rubio. Sub tiu ĉi fono tiel nomata listo pri membroj de la KPĈ estas nur freneza reago de Rubio kaj la nova mensogo fabrikita de Inter-Parlamenta Alianco por nigrigi Ĉinion. Kiun ĝi povas trompi?

La pufreklamantaj okcidentaj amaskomunikiloj kaj politikistoj diris, ke ili trovis en la dokumento, ke troviĝis aŭ troviĝas tiaj laborantoj en iuj alilandaj konsulejoj en Ĉinio kaj internaciaj entreprenoj, kiuj estas membroj de la KPĈ. Pro tio ili opinias, ke la KPĈ faris "penetron", kio eble estas pro ilia nesciado, alie estas kaŝita intenco.

Ĉinio estas gvidata de la KPĈ, kio estas la ŝtata stato de Ĉinio. Nun en Ĉinio troviĝas 92 milionoj da membroj de la KPĈ. Ili ludas modelan avangardan rolon kaj estas normale, ke alilandaj establaĵoj dungas laboranton kun membreco de la KPĈ. Ili plenumis sian devon kaj estis vaste laŭdataj de tiuj establaĵoj. Eĉ okcidentaj amaskomunikiloj konfesis, ke nun neniu atesto montras, ke alilandaj establaĵoj kaj entreprenoj suferis spionadon.

Ja la fakto estas klara, ke la listo estas farita de okcidentaj tre malmultaj kontraŭĉinaj personoj, kaj tio estas ĝisfunde kontraŭĉina trompo.

Estas monde konate, ke membroj de la KPĈ estas progresintaj reprezentantoj de la ĉina popolo, kaj ke nigrigi la membrojn estas stari kontraŭ la ĉina popolo, kion firme oponas ĉiuj raciaj homoj kun konscienco. Ni serioze sciigas tiujn malmultajn okcidentajn amaskomunikilojn kaj politikistojn, ke ili kiel eble plej rapide haltigu sian prezentadon kiel malestimindaj aĉuloj, alie ili nur kaŭzos al si makulon.

Dividu