La mondo bezonas kondensi kinetan energion por eliri el tunelo

Ĝoja Publikigita: 2020-12-17 20:25:00
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Sur kovrilo de la lastatempa periodaĵo The Economist estas ĉi tia bildo: videblas fino de longa tunelo kaj ĉe la brilo estas vakcino kontraŭ kronvirusa malsano. La titolo sur la kovrilo estas "Subite, espero" (Suddenly, hope). Homoj jam penege baraktis unu jaron. Nur popolamasoj vaste estos vakcinitaj kontraŭ kronvirusa malsano, oni povos frue elpeli la malsanon kaj renormaligos la mondon.

La periodaĵo kviete montras: "Vakcino donas grandan esperon, sed ne devas esti subtaksita defio el vakcinado". Vere, obstakloj kaŭzitaj de antaŭjuĝo kaj politikaj elementoj ofte estas pli grandaj ol malfaciloj antaŭ scienca solvo.

Laŭ esploro de usona Tutmonda Prisana Noviga Centro Duke, la pokapa mendo de vakcinoj en evoluintaj landoj estas pli multa ol tiu en evoluantaj landoj. Superis 1.5 periodon de kuracado la pokapa mendo de Kanado, Britio, Aŭstralio, Usono, EU, Japanio kaj aliaj evoluintaj landoj, sed ne atingis 1 periodon la pokapa mendo en multaj evoluintaj landoj, kio signifas, ke ne sufiĉas vakcinado en evoluantaj landoj. “Antaŭ sekureco de ĉiuj homoj, neniu estas sekura.” Evoluantaj landoj estas la malfortika ĉeno de monda batalo kontraŭ la epidemio, tie loĝas 70% en monda loĝantaro. Se evoluantaj landoj ne povas ricevi sufiĉan vakcinadon, malfacile aperos aŭroro de monda batalo.

Tial urĝe necesas tio, ke kiel publika produktaĵo de "akirebleco kaj kostelportebleco" vakcino estos liverita al mondaj diverslandaj popoloj, precipe popoloj de evoluantaj landoj. Tio estas la serioza promeso de la ĉina registaro al la internacia komunumo, Ĉinio ankaŭ efektivigas sian promeson per aktiva agado: Ĉinio jam aliĝis al "plano de vakcino kontraŭ kronvirusa malsano", kiun rifuzis malmultaj evoluintaj landoj. Ĝis nun multaj landoj mendis ĉinajn vakcinojn aŭ subskribis interkonsenton kun Ĉinio pri produktado de vakcinoj, kaj ĉinaj vakcinoj donas esperon kaj kuraĝon al popoloj de multaj evoluintaj landoj por venki la epidemion.

La kvalito de ĉinaj vakcinoj ne estas malpli bona ol tiu de vakcinoj eŭropaj kaj usonaj, ankaŭ prezaro estas malaltaj, samtempe ne necesas severa kondiĉo por konservo kaj transporto. Ili ĝuste estas la produktaĵoj, kiujn multaj evoluintaj landoj bezonas. Kial iuj nigrigis ĉinajn vakcinojn dirante, ke Ĉinio produktus ilin danke al ŝtelo de datumoj el okcidentaj entreprenoj?

Laŭ la menciita esploro de usona Tutmonda Prisana Noviga Centro Duke, kvankam evoluintaj landoj havas kaj nombron da kapitaloj kaj superecon de esploro kaj ekspluato, tamen ili nur donis fokuson al enlanda vakcinado, ne sufiĉe atentis disvastigon de la epidemio en evoluantaj landoj.

Helpi evoluantajn landojn estas la sincera amikeco de la ĉina popolo al popoloj de tiuj landoj; meti vakcinon kiel mondan publican produktaĵon kaj disvolvi internacian kunlaboron estas la pozitiva kontribuo de Ĉinio al monda batalo kontraŭ la epidemio. Ĉio ĉi fontas de la ĉina ideo de komunumo kun komuna estonto, kaj Ĉinio per sia praktika agado aktive partoprenas en plibonigo de monda regado.

Estas ŝlosila momento por la monda batalo kontraŭ la epidemio, kaj mankas armilo al la homaro kontraŭ viruso. Tiu vakcino, kiu estis science ekzamenita, estas la komuna armilo de la homaro, kaj ne gravas la produkta lando de la vakcino.

Dividu