Sukceso de Chang’e-5 inspiros Ĉinion kontribui plu por bonfarto de homaro

Yu Publikigita: 2020-12-18 16:05:43
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La revena kapsulo de la ĉina sondilo Chang'e-5 surteriĝis ĵaŭde frumatene, reportante la unuajn specimenojn de la lando kolektitajn el la Luno, kaj ankaŭ la plej freŝajn lunajn specimenojn de la mondo en 44 jaroj. Ĉina prezidanto Xi Jinping adresis varmajn gratulojn pro la plena sukceso de la misio Chang'e-5, kiu reportis la unuajn specimenojn de la lando kolektitajn el la Luno. Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, esprimis en gratula mesaĝo varmajn gratulojn kaj sincerajn salutojn al ĉiuj membroj, kiuj partoprenis en la misio Chang'e-5.

Tio markas la sukcesan finon de la nuna tripaŝa lunsonda programo de orbitado kaj surluniĝo, kaj reporto de specimenoj, komencita en 2004. Ĉinio fariĝis la tria lando de la mondo, kiu sukcese kolektis lunajn specimenojn. Ĝi montris al la mondo senĉesajn klopodojn de la ĉina popolo por serĉado de revo kaj kuraĝa esploro. La Brita Brodkasta Kompanio komentis, ke la sukceso de la misio Chang’e-5 estas rigardata kiel alia pruvo de la daŭra plifortiĝo de la kapablo de Ĉinio en kosma esploro.

La scienca valoro de la reportitaj lunaj specimenoj kiel grava atingo de la misio vekis vastan atenton de la internacia komunumo. La novaĵ-agentejo Associated Press komentis, ke la specimenoj reportitaj de Chang’e-5 estas pli “junaj” je “kelkaj miliardoj da jaroj” ol tiuj akiritaj de Usono kaj tiama Sovetunio, liverante novan vidangulon por esploro pri evoluado de la suna sistemo kaj aliaj eksterteraj korpoj.

Ĉinio volas labori kun ĉiuj landoj por disvastigi la spirition de serĉado de revo, kuraĝa esploro kaj kungajna kunlaboro en esploro de la Luno kaj fari pli grandan kontribuon al paca esploro de la ekstera spaco kaj konstruado de komunumo de la homaro kun komuna estonteco.

Dividu