​Per fakto kaj vero tranĉi "ĉenon de mensogo" pri Xinjiang

Ĝoja Publikigita: 2020-12-19 15:37:31
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Lastatempe, instigite de iuj okcidentaj kontraŭĉiniaj fortoj, refoje leviĝis troigita mensogo pri Xinjiang. La Centro de Tutmonda Politiko subordigita al la Usona Pensfabriko la 15-an de decembro publikigis raporton kalumniante, ke en ĉina Xinjiang pli ol 500 mil ujguroj devigite okupiĝi pri plukado de kotono. La 17-an de decembro Eŭropa Parlamento pasigis rezolucion atakante, ke la ĉina registaro plenumis "devigan laboron" al ujguroj en Xinjiang kaj al membroj de aliaj naciminoritatoj.

Fakte la tiel nomata "devigita laboro" estas ĝisfunda pseŭdopropozicio kaj mensogo fabrikita el nenio de iuj kontraŭĉiniaj personoj kaj “manipulantoj” malantaŭ ili. Ili intence egaligis la dungan helpon fare de la ĉina registaro al xinjing-anoj de diversaj naciminoritatoj kun tiel nomata "devigita laboro", celante misgvidi la publikon, nigrigi la ĉinan figuron, semi malkonkordon inter naciecoj kaj bremsi la ĉinan disvolvadon.

Lastajn monatojn la ĉina flanko jam publikigis kelkajn dokumentojn kiel "Garantion pri dungo en Xinjiang" kaj "Raporton de enketo pri dungo por membroj de xinjiang-aj naciminoritatoj", kaj per detalaj donitaĵoj, vivantaj kazoj kaj fizikaj vizitoj detale konigis la fakton, ke xinjiang-aj naciminoritataj popolamasoj "laŭ sia volo laboras" kaj "laboras kun digno". Politikoj pri laboro en Xinjiang sufiĉe respektas volon de laborantoj, laŭleĝe garantias bazajn rajtojn de laborantoj kaj helpis al Xinjiang-anoj havi belan vivon.

Kiel montriĝis rilataj dokumentoj de Ĉinio, xinjiang-aj lokaj registaroj alprenas helpajn rimedojn pri enoficigo ĉiam laŭ la memvolo de laborantoj kaj tute ne ekzistas tiel nomata "devigita laboro". Ekzemple, laŭ enketo de la ĉina oficiala institucio al 4 vilaĝoj de la lokoj Kashgar kaj Hotan, meznombre 86.5% da vilaĝanoj memvole laboras ekstere kaj, akcelite de enoficigaj rimedoj, malriĉuloj en Xinjiang laŭ la nuna normo jam liberigis sin el malriĉeco.

Tamen por tiuj, kiuj sin vivtenas per opono kontraŭ Ĉinio, tute ne gravas fakto kaj vero, gravas falsado kaj mensogo. Ekzemple la ĉefa manipulanto malantaŭ la nova raporto de la usona pensfabriko estas fifama germano Adrian Zenz, ĉina nomo Zheng Guoen. Li estis laŭdata de iuj okcidentaj amaskomunikiloj kiel "aŭtoritata fakulo" pri xinjing-aj problemoj, sed fakte li estas kontraŭĉinia kerna membro subtenata de usona informa servo.

Estas menciinde, ke tra la troigo de "devigita laboro" videblas tiu ĉi ĉeno de la Okcidento por nigrigi Xinjiang: unue senkonscienca pensfabriko kaj tiel nomata fakulo fabrikis raporton, sekve okcidentaj amaskomunikiloj troigis ĝin, kaj poste iuj kontraŭĉiniaj politikistoj lanĉis minacon kaj eĉ sankcion kontraŭ Ĉinio. Lastajn kelkajn jarojn tiu ĉi ĉeno ripetis. Kaj estas tre klare, ke la plej granda akcelanto ekzistas malantaŭ ĝi.

Oni vidas, ke okaze de la finiĝo de la servoperiodo de tiu ĉi usona registaro, Mike Pompeo kaj aliaj politikistoj freneze atakas Ĉinion kaj obstine plenumas la politikon kontraŭ Ĉinio por daŭrigi sian nomatan "politikan heredaĵon". Ankaŭ tio estas unu el la gravaj kialoj refoje troigi la xinjiang-an problemon.

Estas klare, ke kiel ajn iuj okcidentaj kontraŭĉiniaj fortoj faras konfuzojn al la publiko, ili ne povas forviŝi la fakton pri kontinua stabileco, prospero kaj disvolvado de Xinjiang. Nepre fiaskos iu ajn ago manipulanta politikon per la xinjiang-aj problemoj kaj intervenanta ĉinajn internajn aferojn.

Dividu