​Nova paŝo de Ĉinio reprosperigos la mondan ekonomion

Xiong Linping Publikigita: 2020-12-19 16:47:39
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

De la 16-a ĝis la 18-a de decembro la centra laborkunveno pri ekonomio, kiu okazas unufoje en ĉiu jaro, havis lokon en Pekino. Tiu ĉi kunveno estas duoble atentata. Ĉar, unuflanke, 2021 estas la komenca jaro de la “14-a kvinjara plano” de Ĉinio, kiu por la ĉina moderniga konstruproceso havas apartan signifon, kaj aliflanke, influate de la pandemio, la monda ekonomio profunde dronas en ŝlimo, en tia okazo tamen Ĉinio estas la nur sola ekonomiregiono en la mondo, kiu havas pozitivan kreskon en ekonomio. Multaj internaciaj organizaĵoj sinsekve donas al Ĉinio voĉojn de konfido kaj atendas, ke Ĉinio komunikos pli da fido kaj forto, kaj ke ĝi plu estos forta motoro por la kresko de la monda ekonomio.

Kiel rigardi la nunan ekonomian situacion? El la decido kaj aranĝo de la centra laborkunveno pri ekonomio Ĉinio havas tre klaran konon pri tio. La kunveno eksplicite montras, ke pro la ŝanĝiĝo de la pandemio kaj de la ekstera medio ekzistas multaj necertaj faktoroj, kaj tial Ĉinio devas "havi koncepton pri malfaciloj kaj firmigi sian fidon je venko". Tiu objektiva prijuĝo sendube garantias la konstantan revigliĝon kaj la altkvalitan disvolvadon de la ĉina ekonomio.

Kiel iros la venontjara makroskopa ekonomio? La laborkunveno donis la respondon:"Estas nepre teni kontinuecon, stabilecon kaj daŭrigeblecon", kaj "estas nepre havi precizecon kaj efikecon en politika manipulado kaj eviti subitan ĝiron". Tiu esprimo estas kvazaŭ "trankviligilo" por la mondo. Doni al la monda ekonomio stabilan antaŭvidon estas la devo de granda lando kun responceco.

Tiu ĉi kunveno alte tenas la standardon de plurflankismo kaj promesis aktive engaĝiĝi en la reformo kaj perfektigo de la tutplaneda regado kaj akceli la konstruadon de homara sortkomunumo. Tio havas neordinaran signifon por la nuntempo. Tio montras la firman volon de Ĉinio, liveri tra plurflankismo pli da forto, por ke la sistemo de la monda regado estu pli justa kaj senpartia, kaj por ke la homaro estu pli benita.

Ĉinio, kun difinita celo kaj en stabila evoluado, jam estas firmigita, kiu ne nur bone faros siajn aferojn, sed ankaŭ donos al la monda ekonomio pli granda movforton.

Dividu