“Ĉina certeco”igas la mondon pli trankvila

Xiong Linping Publikigita: 2020-12-20 20:37:27
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La centra ekonomia laborkunveno, antaŭ nelonge finita, eligas gravan signalon: la makroskopa ekonomia politiko de Ĉinio en la jaro 2021 direktos sin per stabileco, alivorte: ĉiu paŝo de la ĉina makroskopoa ekonomio iros pli firme kaj pli malproksimen.

Ĝenerale la ĉina ekonomio reprosperiĝas ĉiam impete, tamen iuj sektoroj kaj iuj industrioj ankoraŭ ne retrovis la antaŭan staton, kaj cetere, la ekonomia situacio en la venonta jaro ankoraŭ estas komplika kaj nekonita. Ĝuste pro tio ni devas esti singardaj. Teni la makroskopan ekonomian politikon kontinua, stabila kaj daŭripova, sendube estas certeco por la ĉina ekonomio en la nova jaro.

Kiel la due plej granda ekonomiregiono, Ĉinio iras stabile kaj ĝia ekonomio revigliĝas konstante, kio liveras efikan kuracilon al la monda ekonomio, kiu nuntempe suferas de regreso. Lastatempe la ĉinaj aŭtoritatoj publikigis ekonomiajn donitaĵojn de la antaŭaj 11 monatoj: la ĉina ekonomio kreskas en diversaj kampoj, kiel en industrioj, detala vendo kaj investo. Germana financa retejo tekstis, ke tio estas “donaco donita de Ĉinio al la monda ekonomio”. Ke la ĉina ekonomio tenas sian kreskadon, tio estas malfacile videbla certeco en tiaj cirkonstancoj.

Ĉinio rolas kiel “monda fabriko”, kaj la reprosperiĝo de la ĉina ekonomio estas grava faktoro por ripari tiun “vundon” de la monda industriĉeno kaj liverĉeno, kiun kaŭzis la pandemio. Novembre, la ĉina eksporto kreskis je 21,1% laŭ la prezaro de usona dolaro, kaj ĝi estas multe pli alta ol tiu, kiun oni antaŭkalkulis. Ĉinio estas grava ĉenero de la tutmonda provizado, kaj la maŝinoj de ĉinaj fabrikoj konstante moviĝas por la bezono de la mondaj popoloj.

La ĉina disvolvado ne povas forlasi la mondon, kaj la monda ekonomio ne povas forlasi la ĉinan kontribuon. La ĉina ekonomio evoluos plu en stabileco kaj firmeco. “Ĉina certeco”igas la mondon pli trankvila.

Dividu