Ĉinio konfirmis ekonomian vojmapon de 2021

Henggang Publikigita: 2020-12-21 19:32:53
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La Organizo pri Ekonomia Kunlaboro kaj Disvolvado lastatempe prognozis, ke la malneta enlanda produkto de la mondo revenos al la antaŭpandemia nivelo antaŭ la fino de la venonta jaro, kaj la ĉina ekonomio okupos pli ol trionon de la monda ekonomia kresko. Lastatempe finiĝis la Centra Konferenco pri Ekonomia Laboro kiel flago de la disvolviĝo kaj politiko de estona ekonomio de Ĉinio. La konferenco konfirmis la direkton de ekonomia disvolviĝo de Ĉinio, la sola el la ĉefaj ekonomioj de la mondo en tiu ĉi jaro, kun pozitiva kresko. Kiel la dua granda ekonomio, la lando aktive konstruas sian evoluigan reĝimon, antaŭenigas reformon kaj malfermon sur nova starpunkto, kio nepre alportos pli larĝan merkaton kaj novajn ŝancojn al la aliaj landoj de la mondo.

La novaj ŝancoj venas el la kontinue ellasanta potencialo de konsumado. Ĉinio havas la superskalan merkaton de 1,4 miliardoj da loĝantoj, kiu ludas rolon de grava motoro por kreskigi la tutmondan ekonomion. Laŭ prognozo, la nombro de loĝantoj kun meznivela enspezo en Ĉinio atingos 8 miliardojn da juanoj en estontaj dek kvin jaroj. Tio alportos fortan movforton al altigo de konsumado kaj pli grandan potencialon.

La novaj ŝancoj venas el firma decido pri vastigo de malfermo. Ĉinio persistas en la malferma strategio de reciprokaj interesoj kaj komuna gajno, kontinue antaŭenigas vastigon de malfermo, klopodas por bonigi komercan kaj investan medion, grandskale reduktas limigon al eniro de eksteraj kapitaloj, kaj jam fariĝis unu el la plej ŝatataj cellokoj de eksterlanda investo. La ekonomia informagentejo Bloomberg diris, ke la internaciaj kapitalaj magnatoj rigardas Ĉinion kiel grandan ŝancon kaj proponas novajn strategiojn koncentri sian atenton sur Ĉinion.

La novaj ŝancoj venas ankaŭ el la disvolva strategio pri novigo. La novigo okupas la kernan lokon de la moderna konstruado de Ĉinio, kaj ludas ŝlosilan rolon en respondo al neekvilibra kaj nesufiĉa disvolvigo kaj antaŭenigo de altkvalita disvolviĝo. Nun fortigo de la strategiaj scienc-teknikoj de la lando estis rigardata kiel prioritato de taskoj en la sekva jaro. En estonteco, la novaj industrioj efektivigos rapidan kreskon sekve de kontinua fortigo de noviga disvolviĝo. Tio plu vigligos ekonomion de la lando kaj donos movforton al kresko de tutmonda ekonomio.

La disvolviĝo de Ĉinio ne povas esti apartigita for de la mondo kaj la monda prosperiĝo ankaŭ dependas de Ĉinio. La altkvalita disvolviĝo de la ĉina ekonomio nepre injektos pli da konfido kaj vigleco en la mondon de la postpandemia epoko.

Dividu