Gvidlinio de ĉina disvolviĝo en 2021

Henggang Publikigita: 2020-12-21 20:52:51
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La jaro 2020 estas la historia mejloŝtono de la homaro. La subita atako de la pandemio de la nova kronviruso kaŭzis tutmondan krizon, inkluzive de ĉesigo de homaj interŝanĝoj inter diversaj landoj kaj retroiro de ekonomia kresko de la mondo. Samtempe, la hegemonio, unuflankeco, protektismo furioziĝas kontraŭ la historia tendenco. La du faktoroj aldonis unu al la alia, kio kaŭzis grandan ŝanĝiĝon de la politika kaj ekonomia situacio de la mondo kaj seriozan atakon al la ekonomia kresko kaj deziro de pli bela vivo.

La brita ĵurnalo The Guardian lastatempe raportis, ke en Britio aperis la nova varianto de la kronviruso, kiu altigas eblecon de disvastigo je 70% ol tiu de la origina viruso. La novaj rimedoj pri prevento kaj regado, inkluzive de blokado, fermado kaj aliaj, jam estas preparitaj. Michael Ryan, respondeculo de la san-kriza programo sub la Monda Organizo pri Sano, analizis, ke kelkaj landoj fakte neniam eliris el la unua ondo de la pandemio. Malkvieta situacio kaj necerteco ankoraŭ restos ĉefaj problemoj de la monda ekonomio.

En la unua trimestro Ĉinio suferis negativan kreskon je 6,8%, sed en la dua trimestro la indiĉo turnis al la pozitiva 3,2% sekve de renormaliĝo de produkto kaj laboro depost decidiga venko super la epidemio. Laŭ la donitaĵoj de la Nacia Statistika Buroo, la aldonvaloro de grandaj industriaj entreprenoj de la lando pliiĝis je 7% kompare kun la sama periodo de la pasinta jaro. La produkta indico de servoj de la lando pliiĝis je 8% kompare kun la sama periodo. La totala sumo de detala vendado kreskis je 5,0% ol tiu en la sama periodo de la pasinta jaro. Tiuj indicoj montris, ke la ĉina ekonomio, kiu havas fortan flekseblecon kaj sufiĉan potencialon, jam iris el la ŝlimejo de la pandemio kaj amplekse komencas sian reviglecon.

En 2020 Ĉinio espereble fariĝos la plej granda konsuma merkato anstataŭ Usono. En estonteco Ĉinio plu klopodos por pliigi la konsumadon. La vasta merkato ĝenerale alportas grandan efikon al la kosumado. Tio signifas, ke Ĉinio ligos sin pli strikte kun la mondo. La Ĉambro de la Eŭropa Unio al Ĉinio lastatempe diris en sia Enketo pri Komerca Konfido, ke 89% de 626 enketitoj esprimis volon plue investi al Ĉinio.

Dividu