Usonaj politikistaĉoj kutimiĝintaj al sankcio nepre suferos la sekvojn de siaj agoj

Xiong Linping Publikigita: 2020-12-24 20:29:36
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Restas nur malpli ol unu monato da la oficperiodo, tiam iuj usonaj politikistaĉoj svingas la “klabon de sankcio” despli freneze.

La usona ŝtatsekretario Mike Pompeo deklaris, ke ĉinaj oficialuloj estos pli severe sankciitaj en vizo. Ne nur tio, poste la usona komerca departamento registrigis 58 ĉinajn establojn en la tiel nomatan “definitivan liston de militaj klientoj”. La ĵurnalo Sing Tao komentis tiel: “Tiu ĉi usona registaro verŝajne aplikas ĉiujn rimedojn el sia tirkesto por sankcii kontraŭ Ĉinio.”

Sankcio aperas tuj kiam estiĝas malkonkordo. Se al iu registaro restus nur tiu ĉi rimedo trakti diplomatiajn rilatojn, tio jam montros, ke ĝi ne posedas la prutendon solvi diverĝon normale. Alivorte, ju pli usonaj politikistaĉoj mienas malice, des pli tio malkaŝas ĝian malfortecon.

En la lastaj jaroj sankcio preskaŭ estas sinonimo de la usona diplomatia politiko. Laŭ donitaĵoj, tiu ĉi usona registaro, ekde sia enposteniĝo en 2017, jam praktikis pli ol 3 900 sankciojn, tio estas, ke ĉiutage elmontriĝas tri sankcioj. Ĉiuj, ĉu tradiciaj aliancanoj, ĉu strategiaj rivaloj, estas atakitaj sendiference.

Do ne estas mirinde, ke la rusa ĵurnalo Vidpunktoj diris, ke Usono manias al sankcio. Sen sankcio kontraŭ aliaj en iu tago, ĝi ne povus plu vivi.

Kial usonaj politikistaĉoj alkroĉiĝas la manio de sankcio? Do simple, ĉar sankcio kostas malpli alte, ol milita interveno. Tamen ĝuste kiel mensogistoj, kiujn neniu kredas, ankaŭ usonaj politikistaĉoj, kiuj de tempo al tempo svingas la klabon de sankcio, ne trovas siajn kredantojn. Anstataŭe ili nepre suferos la sekvojn de siaj agoj.

En nuna mondo, ĉu grandaj landoj, ĉu malgrandaj, ili ĉiuj estas respektitaj kaj egalaj unu al la alia. Dialogo solvas disputon, interkonsiliĝo forvelkigas diverĝon, tio estas prudenta maniero trakti internaciajn rilatojn.

Dividu