Akaparo de vakcino en iuj okcidentaj landoj damaĝas solidarecon kontraŭ pandemio

Xiong Linping Publikigita: 2020-12-25 20:45:47
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Nun esplorado kaj provizado de vakcino kontraŭ la nova kronviruso progresas rimarkinde en la tuta mondo, kaj plano pri grandskala vakcinado estas aprobita en multaj landoj. Sed tiam okazas, ke justa distribuo de vakcino estas metita de politikistaĉoj de iuj okcidentaj landoj malantaŭ iliaj kapoj. Fronte al la premo kaŭzita de la nebona preventado de la pandemio, ili prenas vakcinon kiel sian lastan savpajlon, la “egoismo pri vakcino” konstante leviĝas, kaj tio estas granda impeto damaĝi la tutmondan solidarecon kontraŭ la pandemio.

Antaŭ nelonge la usona NBC publikigis la artikolon titolitan “Evoluintaj landoj stokas vakcinon de la nova kronviruso, dum evoluantaj landoj ĝin soifas”, malkovrante, ke, unu fojon aprobite de diverslandaj kontrolinstancoj, la kvanto de vakcino stokita en Usono, Kanado, Britio kaj aliaj evoluintaj landoj superos tiun de la totala loĝantaro en tiuj landoj.

Ni vidu ĉi-subajn donitaĵojn, kiuj estas frostaj kaj kruelaj:

Laŭ raporto de la internacia organizaĵo “Popola Vakcina Alianco”, la loĝantaro de alte enspezitaj landoj estas nur 14% de la tuto de la mondo, tamen ili jam aĉetis pli ol duonon de la tutmonda vakcino. Kaj aliflanke, en 67 malalte aŭ meze enspezitaj landoj, kiel en Kenjo, Birmo kaj Niĝerio nur unu el dek homoj havas eblecon esti vakcinita. Por tio John Nkengasong, direktoro de la Afrika Centro pri Kontrolo kaj Prevento de Malsanoj, kritikis, ke 96% de la tuta vakcino de la kompanioj Moderna kaj Pfizer jam estis aĉetita de alte enspezitaj landoj.

Nun la pandemio sovaĝas en la mondo, sed iuj evoluintaj landoj aĉetas kaj eĉ akaparas vakcinon, kio estas damaĝi la tutmondan solidarecon kontraŭ la pandemio. Tio ankaŭ malobservas la devon internacia de homaj rajtoj kiun la evoluintaj landoj devus porti sur sin.

“Nia kapablo pritrakti tiun ĉi malsanon finfine dependas de la plej malforta medicina sistemo de la mondo,” Tedros Adhanom Ghebreyesus tiel avertis la internacian komunumon. Ni ne lasu al la “egoismo pri vakcino” fariĝi barilo en la tutmonda luktado kontraŭ la pandemio.

Dividu