Malfermita Ĉinio liveras movforton por renormaliĝo de monda ekonomio

Yu Publikigita: 2020-12-27 15:06:43
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

“Kial la mondo bezonas Ĉinion?” Usona videobloganto Cyrus Janssen levis la demandon lastatempe en sia prelego en iu kanada universitato. Li emfazis la gravecon de Ĉinio por la tuta mondo laŭ merkato, malfermo, scienco kaj teknologio, asertante, ke sinteno de Ĉinio pri pordmalfermo kaj kunlaboro estas bezonata de la nuna socio. La videaĵo de lia prelego publikigita en usona socia retejo vekis fortajn resonojn de usonaj retanoj.

Vere, malfermo estas distinga signo de nuna Ĉinio. Ju pli grandaj estas malfaciloj, des pli malfermo devas esti larĝa. La jaro 2020 estas tre eksterordinara. Kontraŭ la fono de la kronvirusa epidemio furioza tra la mondo, Ĉinio la unua metis la epidemion sub la regadon kaj realigis pozitivan ekonomian kreskon sur alta nivelo de malfermo al la mondo. Tio estas tre malfacile akirebla por la mondo.

Ĉinio, unu el la gravaj induistriaj ĉenoj de la mondo, la unua rekomencis laboron kaj produktadon, post kiam ĝi ekregis la epidemion, kio efike konservis stabilecon de la tutmondaj industriaj ĉenoj. En la antaŭaj 11 monatoj de la kuranta jaro, la eksterlanda komerco de Ĉinio kreskis je 1,8% kompare kun la sama periodo de la lasta jaro.

La internacia komunumo rimarkis, ke la centra konferenco pri ekonomia laboro lastatempe okazigita en Pekino alvokis fari bonan unuan paŝon de la jaro 2021 en konstruado de nova evoluiga arkitekturo kaj emfazis la gravecon krei komercan medion konforman al merkataj principoj, leĝo kaj internacia reguloj. Ĉinio aktive konsideros aliĝon al Trans-Pacifika Partnereco. Tio plene montras, ke Ĉinio konstruas novan evoluigan arkitekturon ne por fermi cirkuladon de enlanda merkato, sed por akceli duoblan cirkuladon kun reciproka akcelo de enlanda kaj internacia merkatoj. La franca ĵurnalo Les Echos komentis, ke fronte al la komplika internacia situacio, Ĉinio antaŭenpuŝas altnivelan malfermon, kio estas tre favora al la internacia merkato.

Dividu