Elimino de malriĉeco en fiksita tempo lumigas malhelan momenton de homaro

Henggang Publikigita: 2020-12-29 20:30:09
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

“Kiam vi ĝuas kafon post ellitiĝo, vi eble ne povus imagi, ke la bonodoro venas de Ĉinio, la hejmloko de teo, kaj ĝi eble ŝanĝus la sorton de ĉinaj kamparanoj”, tion diris la mallonga videaĵo Rakonto pri Liberiĝo el Malriĉeco en Taso da Kafo, lastatempe populara en sociaj mediatoj de la okcidento. La videaĵo diris, ke en 2020 ĉirkaŭ 600 000 da homoj en la urbeto Pu’er de la provinco Yunnan liberiĝis el malriĉeco. La nombro estas egala kun la sumo de loĝantoj en Luksemburgo. La kulturado de kafo en Yunnan reflektas ĝian nemankigeblan kontribuon al redukto de malriĉeco.

En tiu jaro, Ĉinio sukcese metis la kronvirusan epidemion sub regadon, laŭplane elimini absolutan regionan ĝeneralan malriĉecon, kaj atingis celojn de elimino de malriĉeco en la Tagordo pri Kontinuigebla Disvolviĝo 2030 de la Unuiĝintaj Nacioj dek jarojn antaŭ la fiksita tempo. Tio dediĉis pli ol 70% de la kontribuo al la afero pri elimino de malriĉeco de la mondo. Usona akademiulo Robert Lawrence Kuhn laŭdis Ĉinion, ke ĝi akiris multajn atingojn, inter kiuj neniu estas pli inspira ol la elimino de absoluta malriĉeco, ĉar tio povas esti rigardata kiel legendo en la historio.

Kiel la lando sukcese atingis la celojn kaj kiuj spertoj estos lernindaj por aliaj landoj? La mondo atendas respondojn al tiuj demandoj, kiuj ĝuste estis inkluzivitaj en la ekzameno de la ekstreme eksterordinara jaro.

“Feliĉa vivo de la popolo estas starpunkto kaj celo de ĉiu laboro”, la simplaj kaj firmaj vortoj de ĉina prezidanto Xi Jinping, montras ĉefan movforton de la granda sukceso. Elimino de malriĉeco ne estas tiel facila por ĉiu lando de la mondo. Por respondi al la malfacila demando, Ĉinio kontinue faris firman batalon kontraŭ ĝi en dekoj da jaroj kaj ĉiu generacio klopodis plu sekve de la antaŭa. Precipe de post la 18a Nacia Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio, la lando komencis decidan batalon kontraŭ malriĉeco en plej granda skalo kaj per plej granda forto en la homa historio. Kiel komandanto de la batalo, Xi persone atingis 14 malriĉaj regionojn de la lando. Dum lia inspektado pri epidemia situacio en multaj lokoj, elimino de malriĉeco ĉiam estis gravaj fokusoj.

La firma persisto de la aspiro ebligis la regantan partion de Ĉinio plenumi siajn promesojn al la popolo kaj metis finon al absoluta malriĉeco ekzistanta dum miloj da jaroj en Ĉinio. Stephen Perry opinias, ke la atingo de la celoj pri elimino de malriĉeco estis profunde enradikiĝintaj en la koro de gvidantoj kaj la popolo de Ĉinio.

En la batalo kontraŭ malriĉeco Ĉinio havis ne nur firman decidemon, sed ankaŭ pragmatajn rimedojn. En majo de 2020, la usona mediato Public Broadcasting Service elsendis la dokumentan filmon Batalo de Ĉinio kontraŭ Malriĉeco, produktitan de Ĉina Komunikila Grupo. La filmo montras detalojn, ke Huang Haijun, sekretario de la Linmen-vilaĝa partia filio en la provinco Hainan, vizitis 37 malriĉajn familiojn kaj starigis arkivojn kaj ellabori precizan planon por tiuj familioj, inkluzive de bredado de porkoj aŭ silkraŭpo, kaj kulturado de kateĉuareko. Tio reflektis la strategion de preciza helpo al malriĉuloj.

La preciza helpo celas elradikigi malriĉon. Antonio Guterres, ĝenerala sekretario de la UN, opinias, ke la strategio de preciza helpo al malriĉuloj estas la sola vojo al riĉiĝo de homoj por atingi la ambiciajn celojn en la Tagordo de Kontinuigebla Disvolviĝo 2030. La spertoj el Ĉinio povas esti utila referenco por aliaj evoluantaj landoj.

Nun la pandemio ankoraŭ furiozas tra la mondo. Laŭ raporto publikigita de la Programo pri Disvolviĝo sub la UN, ĉirkaŭ 100 milionoj da homoj en la tuta mondo falis en ekstreman malriĉon en 2020. En la plej malhela momento, la atingo de la ĉina batalo kontraŭ malriĉeco enjektis konfidon kaj movforton en la klopodojn de la homaro por elimino de malriĉeco.

Dividu