EU-Ĉina investa interkonsento metis bonan finon al 2020 por Ĉinio

Selena Publikigita: 2021-01-04 15:14:39
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ondřej Geršl, veterana komentisto de la ĉeĥa 24hora novaĵ-retejo ac24.cz, diris lastatempe en sia artikolo, ke en 2020 Ĉinio perfekte plenumis sian taskon.

Li diris, ke 2020 estas neordinara jaro kun multaj gravaj okazaĵoj, kiuj antaŭsignas la alvenon de la nova epoko de la mondo kun multpolariĝo.

Li komentis, ke antaŭ kelkaj semajnoj, dekkvin azi-pacifikaj ekonomioj, inkluzive de la dek membroj de la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj, Ĉinio, Japanio, Sud-Koreio, Aŭstralio kaj Nov-Zelando, oficiale subskribis la Regionan Ampleksan Ekonomian Partnerecon (RAEP), kio markis, ke la liberkomerca regiono kun plej granda loĝantaro, plej granda ekonomia kaj komerca skalo kaj plej granda potencialo de disvolvado, faris gravan paŝon antaŭen. Cetere, en decembro de 2020, Ĉinio okazigis kunvenon kun la Eŭrazia Ekonomia Unio, kaj la du flankoj diskutis pri starigo de la nova komerca kaj transporta partnereco, nome “Eŭrazia Ŝtala Karavano”. Grava atingo estas ankaŭ tio, ke la EU kaj Ĉinio finis la intertraktadon pri la investa interkonsento post la sep-jara procezo antaŭ la fino de 2020.

Estas menciinde, ke en 2020 Ĉinio unuafoje fariĝis plej granda komerca partnero de la EU anstataŭ Usono. Tial la Eŭropa Konsilio kun Germanio kiel deĵoranta prezidanto-lando faros nenion damaĝantan ekonomian kaj komercan kunlaboron inter Ĉinio kaj la EU, se ne paroli pri efektivigo de sankcioj kontraŭ Ĉinio.

Li opiniis ankaŭ, ke la investa interkonsento alportos grandegan kaj pozitivan influon al ambaŭ flankoj. Kompreneble la interkonsento ankaŭ signifas, ke kunlaboro inter Ĉinio kaj la EU estos pli strikta kaj injektos pli da movforto en la duflankajn rilatojn.

Dividu