Kion signifas nuligi decidon de Novjorka Borso pri eltabeligo de tri ĉinaj kompanioj

Ĝoja Publikigita: 2021-01-06 16:33:13
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Lunde, la 4-an de januaro, la Novjorka Borso publikigis deklaron dirante, ke konsiliĝinte kun rilataj kontrolinstancoj, ĝi decidis ne plu postuli eltabeligon de tri ĉinaj kompanioj. Tial en ĉi tiuj kelkaj tagoj inversiĝis la afero. Edison Lee, respondeculo de Grupo Jefferies pri telekomunika esploro, nomis ĝin "la plej stranga serio da eventoj vidita en Usono".

La 31-an de decembro de 2020 la Novjorka Borso anoncis haltigi transakciojn de la ĉina tri kompanioj China Telecom, China Mobile kaj China Unicom plej malfrue je la 4-a horo de la 11-a de janurao de 2021 por observi ordonon publikigitan de la usona registaro en novembro de 2020.

Nenio estas freŝa sub la suno. Tiu ĉi ordono esence estas la malnova artifiko ludata de la usona registaro, kiu tre baldaŭ forlasos sian postenon, sed ne volas silente foriri, kaj kiu celas daŭre politikigi ekonomian kaj komercan problemon. Kaj la Novjorka Borso servas nur kiel ĝia “pafisto” por subpremi Ĉinion.

Nepre troviĝas multaj konsideroj malantaŭ la nuligo de la antaŭa decido, unu povas esti certigata: plenumo de la antaŭa decido profunde damaĝos interesojn de la Novjorka Borso kaj de Usono.

Unue, la ĉinaj tri telekomunikaj kompanioj estas sur la tabeloj de la Novjorka Borso jam de proksimume 20 jaroj kaj pli, kaj ili de komenco observas la regularon de la usona valorpapera merkato kaj konformas al la postulo de usona administrado. Se pro administra ordono por politika celo la Novjorka Borso ĉikanus entreprenojn, kiuj faras transakciojn laŭ leĝoj kaj reguloj, tio certe serioze detruos merkatan regularon kaj ordon, damaĝos laŭleĝajn rajtojn de mondaj investantoj, ankaŭ fidon de tutmondaj entreprenoj kaj investantoj al la Novjorka Borso.

Due, estos limigita influo pro eltabeligo por ĉinaj rilataj entreprenoj. Peter Milliken, ĉefo pri Azi-Pacifika Telekomunika Esploro de Germana Banko, diris: "ĉi tiuj ĉinaj kompanioj estas maŝinoj de cirkulado de kontanta mono, por ili ne necesas nova kapitalo el Usono aŭ iu ajn alia loko." Tial estas "tre malmulta" influo pro eltabeligo por disvolvo de la kompanioj kaj funkciado de la merkato.

Estas pli grave, ke respekti regularon estas la bazo de Usono kiel internacia financa centro, kaj la decido pri tiel nomata eltabeligo de ĉinaj kompanioj estas tro miopa kaj ĝia negativa influo al Usono mem estos pli serioza kaj pli granda ol la antaŭvidita. Kiel diris proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj: la internacia financa centra pozicio de Usono dependas de fido de mondaj entreprenoj kaj investantoj pri inkluziveco kaj certeco de ĝiaj regularo kaj sistemo. Usono senkaŭze subpremas alilandajn kompaniojn, kiuj surtabeliĝis en Usono, sendube serioze malpliigos fidon de la tuta mondo pri la usona kapitala merkato.

Se Usono senbride damaĝas la principon de merkata konkuro kaj la regularon de internacia ekonomio kaj komerco, laŭ longtempa disvolvo usonaj ŝtataj interesoj kaj propra reputacio estos damaĝataj.
Nun la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono troviĝas ĉe la nova vojkruciĝo, nur marŝo al sama direkto povas malfermi "novan fenestron de espero". Respekti merkaton, respekti leĝadministron kaj protekti laŭleĝajn rajtojn de investantoj devas esti saĝa elekto de la du flankoj.

Dividu