​Verda ekologia sfero kaj ora ekonomia zono

Ĝoja Publikigita: 2021-01-07 15:25:07
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Pliboniĝas la ekologia medio de la monda tria granda rivero Jangzio. La ekonomia totala sumo de la baseno estas proksimume 50 000 miliardoj da juanoj. Pli harmonie disvolviĝas relative evoluintaj lokoj en la malsupra baseno kaj relative postiĝintaj lokoj en la meza kaj supra basenoj de Jangzio. Kaj pli kaj pli strikte kontaktiĝas Ĉinio kaj la mondo… Jen la atingoj akiritaj de Ĉinio post ekplenumo de la strategio pri la "jangzia ekonomia zono".

Ĝenerale civilizacio naskiĝis ĉe granda rivero aŭ lago. Post kiam la homaro eniris en la industrian epokon, riveroj kaj lagoj havas abundajn akvoresursojn, oportunajn martrafikajn kondiĉojn. Tial rapide disvolviĝas industrioj kaj amasiĝas loĝantoj, kaj pro troa ekspluatado grave detruiĝas medio kaj ekologio ĉe basenoj, kiel ĉe la basenoj de Misisipo kaj Rejno. Por ilin reĝustigi oni dediĉis almenaŭ kelkajn dekojn da jaroj. Se la ĉinoj ne ĝustatempe alprenus rimedojn, samo okazos. La 5-an de januaro de 2016 en Chongqing, la municipo en la supra baseno de Jangzio oni okazigis gravan kunsidon kaj elmetis la ŝtatan strategion pri la "jangzia ekonomia zono".

Ĉefa punkto de la strategio estas ripari la jangzian ekologian medion, sin libeigi el la tradicia penso "unue poluado, poste riparado", kaj frue agadi kiam ekonomia disvolvo ne donas severan damaĝon al la ekologia medio. La 26-an de decembro de 2020, leĝo pri protektado de Jangzio estis aprobita kaj fariĝis la ĉina unua leĝo temante pri la baseno, kaj “komune protekti kaj ne fari grandan ekspluaton” fariĝis limigo de leĝo. Tirante profiton el la sukcesaj spertoj de la okcidento pri riparado de polucia baseno, Ĉinio disvolvis sian sisteman superecon, nome kolekti fortojn por fari grandajn aferojn, tial post la mallongaj 5 jaroj la riparado akiris evidentan efikon: en la unuaj 11 monatoj de 2020 ĉefaj riveroj de Jangzio ĝenerale havas bonkvalitan akvon, kaj nigraj sennaĝilaj focenoj iam preskaŭ malaperintaj ofte videblas, kiuj postulas altkvalitan akvon. Tio montras la pliboniĝon de la jangzia ekologia medio.

Ekologia protekto ne kontraŭstaras ekonomian disvolvadon, male ili estas dialektike unuigitaj. Laŭ antaŭa dokumento publikigita de la ĉina registaro la jangzia ekonomia zono celas fariĝi inter-rivera ekonomia zono havanta mondan influon, zono de kunlabora disvolvo de la oriento, la mezo kaj la okcidento, zono por ĉiuflanke akceli malfermon de lokoj ĉe maroj, ĉe riveroj kaj ĉe lagoj, zono por modele montri konstruon de ekologia civilizo, kaj la nova apogilo de la ĉina ekonomio. En la unuaj tri trimestroj de 2020 la produkta totala sumo de la 11 provincoj kaj municipo ĉe Jangzio okupis preskaŭ 47% de la tuta landa produkta sumo. Donitaĵoj montras, ke forta ekologia protektado plenumita en la lastaj 5 jaroj ne malrapidigis ekonomian disvolvon de provincoj, urboj kaj municipo ĉe Jangzio, male akcelis la regionon rapide fariĝi unu el la potencaj motoroj de altkvalita disvolvado de la ĉina ekonomio.

Loĝas preskaŭ 600 milionoj da homoj en la 11 provincoj kaj municipo ĉe Jangzio, la nombro estas tiu de dek italaj loĝantaroj, kaj tial tie estas granda potenciala forto de la merkato. Oriente la progresinta urbo Ŝanhajo alfrontas Pacifikon kaj estas la fenestro de la ĉina reformado kaj malfermo; okcidente la ekonomi-zono baziĝanta sur la urbo Chengdu kaj la municipo Chongqing estas unu el la nodoj de fervojaj linioj de Ĉinio ĝis Eŭropo por regulaj trajnoj; la supra baseno ligas sin kun la sudorienta Azio. La jangzia ekonomia zono tute povas fariĝi la arterio liganta enlandan kaj internacian cirkuladon, kaj pere de konstruado de Zono kaj Vojo konektas merkatojn ĉinajn kaj mondajn.

Loĝantaro kaj ekonomia totala kvanto de la jangzia ekonomia zono okupas preskaŭ duonon de la ĉinaj. Kaj la ĉina loĝantaro okupas kvionon de la monda, la ĉina ekonomio kontribuas al la monda ekonomio je preskaŭ 30%. Sendube estas signifoplena por la epoko esplori altkvalitan disvolvan vojon kaj konstrui verdan ekologian zonon kaj oran ekonomian zonon en la regiono, kies loĝantoj estas multaj, ekonomia kvanto giganta kaj ekologio grava.

Dividu