Ĉasantaj profiton usonaj politikistaĉoj jam agitiĝis

Xiong Linping Publikigita: 2021-01-07 16:41:00
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

"Tiuj ĉi donitaĵoj pri mortoj estas veraj. Se vi ne kredus, do iru al hospitaloj, al 'tranĉeoj', por rigardi, kion kuracistoj kaj flegistoj tie faras." Fronte al tio, ke usona gvidanto lastatempe atakis la donitaĵojn pri la pandemio, liaopinie troigitajn de la usona Centro de Kontrolo kontraŭ Malsano, la usona pinta medicinisto Anthony S. Fauci indigne respondis. Li avertis, ke vizaĝe al konstante kreskantaj kazoj konfirmitaj kaj mortaj ne eblas elekti eskapon.

Konfirmiĝis pli ol 20 milionoj da konfirmitaj kazoj, kaj mortis 350 mil kaj pli homoj; en Los-Anĝeleso unu homo infektiĝas en ĉiu sessekundo. Tiu serio de malvarmaj ciferoj reflektas la pandemion en Usono, senbridan kiel sovaĝa ĉevalo. Sed iuj usonaj politikistaĉoj ankoraŭ afektas ne vidi kio okazas antaŭ ili. Ili senhalte semas falsajn informojn kaj ĉiel forpuŝas sian respondecon. Kaj ili eĉ agitiĝas. Jerome M. Adams, la usona eksa estro de la buroo pri publika sano, malkaŝe diris, ke unu el la plej defiaj taskoj dum la pandemia periodo estas komuniki en la politika medio al la usonaj civitanoj ekzaktajn informojn pri sano.

En la pasintaj dek monatoj tamen ekzaktaj informoj fariĝas maloftaĵo por la usona batalkampo kontraŭpandemia. En la komenco la pandemio estis priskribita kiel "granda gripo", kaj poste disvastiĝis misvortoj "injekti desinfektaĵon povas mortigi la novan kronviruson", kaj ankoraŭ poste aperis la aserto, ke la eksplodo de la pandemio estas "nova mensogo" de politika rivalo. Tiuj usonaj politikistaĉoj, por sia politika celo, foje kaj refoje eligas mirindajn vortojn, kaj eĉ elvendas "kvazaŭan sciencon", kiu povas gapigi homojn. La usona ĵurnalo Washington Post rimarkigis en artikolo: "eraraj informoj disflugas" eble enhavas la klarigon: kial en Usono, kiu posedas progresan medicinan teknikon, tamen aperas la plej multaj mortoj pro la pandemio en la mondo.

La plej kompatindaj estas la usonaj civitanoj, kiujn forĵetas post si iuj usonaj politikistaĉoj. Laŭ la freŝa prognozo de IHME, en la venonta monato aldoniĝos al Usono 115 mil mortoj pro la nova kronviruso. Tio signifas, ke por la usonaj civitanoj la plej mizera momento ankoraŭ ne alvenas.

Arogantaj vaŝingtonaj politikistaĉoj okupiĝas nur por siaj profitoj, dum la bonkoraj usonanoj tamen senkulpe suferas la katastrofon. Ĉu tia Usono, kia ignoras homajn rajtojn, kies socio estas disŝirataj, kaj kies sistemo jam perturbiĝas, ankoraŭ povus pretendi sin "la lumturo de la libera mondo"?

Dividu