Kiel usonaj politikistoj alfrontas la ŝanĝiĝon de “bela pejzaĝo” al perforta sceno usoneska

Ĝoja Publikigita: 2021-01-07 19:34:32
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Mane tenante bastonojn manifestaciantoj frakasis vitrojn kaj enrompis la Kapitolon; parlamentanoj timige kaj urĝe evakuis la domon; gardistoj apogis pafilojn al pordoj… Jen ne sceno de filmoj de Holivudo, sed vera evento en la usona ĉefurbo Vaŝingtono la 6-an de januaro. Oni figure nomis tiun ĉi realan usonan perfortan filmon "Falas Kongreso".

Laŭ proceduro de ĝenerala elektado por usona prezidento en la 6-a de januaro Senato kaj Ĉambro de Reprezentantoj de la usona Kongreso okazigis la rekonon pri la balotaj rezultoj. Ĝuste en tiu ĉi tago en Vaŝingtono okazis grandskala manifestacio, subtenantoj al usona nuna gvidanto sturmis la Kapitolon, kiu simbolas usonan plej altan leĝdonan organon, pruvante ŝanĝi la rezulton de la ĝenerala elektado. Ĝis nun jam mortis 4 homoj kaj vundiĝis multaj.

Taglume eksplodis ĉi tia perforta evento en Usono, kiu sin nomas "lumturo de libereco kaj demokratio". Tio surprizis kaj skuis la mondon. Oni scias, ke usonaj politikistoj, kiuj emas fari "koloran revolucion", estas plej lertaj en similaj eventoj en aliaj landoj.

Junie de 2019 eksplodis tumulto pro la revizio de la regularo pri fuĝintaj krimuloj en Honkongo, Ĉinio, perfortuloj senbride faris baton, frakason, kaj detruon, sturmis la domegon de Honkonga Leĝdona Konsilio, kio similas al la sceno en la usona Kapitono. Sed tiam usonaj politikistoj titolis tion "bela vidindaĵo", kaj diris, ke la honkongaj perfortuloj "defendas demokration". Nun aperis la "bela vidindaĵo" en Usono, policanoj dispelis manifestacianojn per pipraj ŝprucigiloj kaj akvoŝprucigiloj, ankaŭ arestis almenaŭ 13 manifestacianojn… Kaj usonaj politikistoj riproĉis tion "ribelo" kaj eĉ "ŝtatrenverso", kaj postulis "persekuti kaj puni la perfortulojn laŭ la leĝo".

Pro tio libana retano Mohamad Safa en socia komunikejo komentis tiel: "Se Usono vidus tion, kion Usono faras al Usono, Usono certe invadus Usonon kaj liberigus Usonon el la perforta Usono."

La mondo refoje vidas, kiel renversiĝas la duobla normo de la "usona demokratio". Ni prenas la ĝeneralan elektadon por usona prezidento kiel ekzemplon: la nuna gvidanto rifuzas agnoski sian malvenkon, kio malofte aperis en la usona historio. La 6-an de januaro li antaŭ la Blanka Domo kriis al manifestaciantoj, dirante "absolute ne agnoski la malvenkon" kaj "malhelpi la fraŭdo pri la elektado." Ĝuste pro tio komunikiloj nomis lin "ĝenerala reĝisoro de la sturmo al la Kapitono.”

Tiel nomata "bela pejzaĝo" fariĝis perforta sceno usoneska, kiamaniere usonaj politikistoj alfrontas tion?

Dividu