Fakulo: Kronvirusa epidemio elmontras difektaĵojn de kapitalismo

Yu Publikigita: 2021-01-08 15:11:36
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Profesoro de la brita Londona Universitato Mariana Mazzucato diris en sia artikolo publikigita lastatempe en la retejo de la ĵurnalo Financial Times, ke en la ĵus pasinta jaro la novkronvirusa epidemio montris, ke la kapitalisma ekonomio ne nur falis en krizon, sed ankaŭ elmontris siajn strukturajn difektaĵojn, tio estas, ke decidfarantoj devas doni gravecon al justa, verda kaj daŭripova kresko dum ellaborado de politikoj por forte akceli nacian rekonstruon.

La aŭtoro rimarkigis, ke por fari la landon pli bona ol la antaŭa, decidfarantoj devas klini la konkurencan medion al justa, verda kaj daŭripova kresko, kio utilas al ĉiuj koncernatoj kaj povas solvi severajn sociajn defiojn.

Ŝi diris, ke decidfarantoj devas klare scii, ke stimulaj rimedoj ne povas tuŝi nur pretajn projektojn, kaj privatigo, subkontraktado kaj buĝetredukto sub la ŝirmo de "efikeco" dum la pasintaj jardekoj difektis la kapablon de la registaro en respondo al la novkronvirusa epidemio. Ŝi aldonis, ke lecionoj devas esti tiritaj el la eraroj faritaj post la krizo.

Dividu