Alfrontante epidemion kaj tumulton Mike Pompeo diris, ke Usono estas “pli sekura” ol en kvar jaroj antaŭe ?

Ĝoja Publikigita: 2021-01-08 21:35:19
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La kovrilo de la plej freŝa numero de la usona revuo Washington Post temas pri la sceno de Sturmo kontraŭ Vaŝingtona Kapitolo, kiu okazis la 6-an de januaro kaj rekte montras usoneskan "demokration atakitan". Pri tio komentis novjorka mododesegnisto Kenneth Cole tiel: priskribi kaj la hieraŭan Usonon kaj la pasintan Usonon en la lastaj kvar jaroj.

Estas mokinde, ke la 6-an de januaro Washington Post publikigis artikolon titolitan "Pinocchio" Mike Pompeo pruvas reskribi la historion de la lastaj kvar jaroj, montrante, ke per nova memsogo Pompeo komencis la novan jaron kaj la plej tipa estas tio, ke li multfoje diris, ke Usono estas "pli sekura" ol antaŭ 4 jaroj.

Kompare kun Usono antaŭ kvar jaroj ĉu la nuna estas pli sekura aŭ pli maltrankviliga?

Vivsekuro estas la plej fundamenta homa rajto. Kion la mondo vidas en Usono? Politikistoj okupiĝas pri privataj interesoj, nenion faras por batali kontraŭ la kronvirusa epidemio. Jam pli ol 350 mil usonanoj mortis kaj sennombraj usonanoj dolore baraktas en perdo de parencoj, familianoj kaj laboroj. Laŭ antaŭkalkulo de esploraj establaĵoj en la estonta monato pliiĝos preskaŭ 115 mortoj pro la malsano. Kiom da pliaj familioj estos detruataj?

Samas usonaj entreprenoj. En lastaj kvar jaroj ĉi usona registaro plenumis protektismon, ofte rompis ligon kun aliaj landoj kaj kolektis multkostan imposton, kaj pro tio usonaj entreprenoj kaj farmoposedantoj kontinue perdis mendilojn kaj kunlaborajn ŝancojn. Ili fariĝis la plej severaj damaĝitoj de la komerca bastono svingita de usonaj politikistoj.

Pli maltrankviliga estas senprecedenca fendiĝo de la usona socio. Pro la kronvirusa epidemio malegaleco inter riĉuloj kaj malriĉuloj, rasa diskriminacio kaj aliaj longtempe ekzistantaj problemoj de Usono estas plene malkovritaj kaj kontinue malpliboniĝas. Ĉu ĉi tia Usono estas pli sekura?

Aparte politika interbatalo de usonaj partioj estas netolerebla. Politikistoj estas egoismaj kaj miopaj, ne donas atenton al batalo kontraŭ la epidemio, senprincipe atakas unu al la aliaj; por voĉdoniloj ili metas politikon super scienco. Ŝajne neniam sin trovas ŝtataj interesoj kaj popolaj bonaĵoj en vortaro de iuj usonaj politikistoj.

Laŭ la menciitaj faktoj la Sturmo kontraŭ Vaŝingtona Kapitolo en la 6-a de januaro supraĵe estas, ke subtenantoj de la nuna usona gvidanto per ekstrema maniero esprimis malkontenton pri la rezulto de la ĝenerala elektado, fakte estas amasa eksplodo de profunda fendiĝo de la usona socio kaj ekstremigo de politiko. Ĉio ĉi reflektas la usonan fakton, ke la regado malsukcesis kaj la sistemo perturbiĝis.

Lastatempe profesoro de Universitato-Kolegio Londona Mariana Mazzucato publikigis artikolon en Financial Times, montrante, se la pasinta jaro donas al ni ian lecionon, do tio certe estas, ke la kronvirusa epidemio montras, ke kapitalisma ekonomia sistemo ne nur falas en krizon, sed ankaŭ havas mankon strukturan.

Ĝuado de paco, stabileco kaj sekureco estas rajto de mondaj popoloj, inkluzive de la usona popolo. "Demokratio" kaj "libereco" reklamataj de usonaj politikistoj ne kunportis pacon, stabilecon kaj sekurecon.

Dividu