Ĉinio estas vera amiko pruvita de agoj por Afriko

Yu Publikigita: 2021-01-11 19:32:20
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

“Kiom ajn ŝanĝiĝos internacia situacio, neniel ŝanceliĝos la decido de Ĉinio plifortigi solidarecon kaj kunlaboron kun Afriko,” diris ĉina prezidanto Xi Jinping en la eksterordinara ĉina-afrika pintkunveno pri solidareco kontraŭ la kronvirusa epidemio okazigita junie en Pekino. Riĉaj fruktoj de la vizitoj de ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj al afrikaj landoj en la komenco de la nova jaro refoje vidigis al la mondo agadon de Ĉinio.

Novjara vizito al Afriko estas tradicio de ĉina diplomatio en sinsekvaj 31 jaroj. Malgraŭ la kronvirusa epidemio, Ĉinio daŭrigis la tradicion ĉi-jare, kio reflektas sincerecon kaj amikecon de Ĉinio al Afriko meze de la pandemio. Dum la kvin-taga vizito, la ĉina flanko diskutis kun koncernaj afrikaj landoj pri batalo kontraŭ la pandemio, akcelo de rekomenco de grandaj kunlaboraj projektoj, antaŭenigo de komuna konstruado de la Zono kaj Vojo kaj plifortigo de kunordigo pri internaciaj kaj regionaj aferoj. Ĉinio atingis vastan konsenton kun koncernaj landoj kaj subskribis kun ili serion da interkonsentoj pri kunlaboro. Tio montras grandan viglecon de amikeco kaj kunlaboro inter Ĉinio kaj Afriko.

Fronte al la severa situacio de batalo kontraŭ la epidemio, Ĉinio promesis, ke ĝi plu liveros medicinajn provizaĵojn al afrikaj landoj, sendos specialistajn teamojn al afrikaj landoj, kiuj bezonas helpon, akcelos konstruadon de la stabejo de la Afrika Centro pri Regado aj Prevento de Malsanoj, komencos kunlaboron kun koncernaj afrikaj landoj pri vakcinoj, kaj altigos alireblecon kaj kostelporteblecon de vakcinoj en Afriko.

Kiu estas vera amiko de Afriko? Tempo jam donis solvon. De post la Pekina Pintkunveno de la Forumo pri Ĉina-Afrika Kunlaboro en 2018, ĉiuj ok gravaj iniciatoj estis komencitaj, kaj pli ol 70% de ili estis efektvigitaj. En la nova jaro, la ĉina flanko sin tenos plu je la koncepto de sincereco, veraj rezultoj, amikeco kaj honesteco kaj la ĝusta koncepto de justeco kaj profito, fortigos strategian kunlaboron kun afrikaj amikoj, antaŭenigos ampleksan kunlaboron, akcelos plibonigon de kvalito de kunlaboro, kaj konstruos pli kompaktan komunumon kun komuna estonteco inter Ĉinio kaj Afriko. Kion la okcidentanoj, kiuj fabrikas famojn pri "malprogreso de la ĉina-afrika kunlaboro", povas alporti al Afriko krom fari sarkasmajn rimarkojn kaj krei malakordon?

Dividu