Malpermeso de sociaj mediatoj al voĉo el prezidento malfermis “horizontojn” al usona libereco

Henggang Publikigita: 2021-01-12 16:39:48
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Homo restas, sed liaj kontoj malaperis. Tio sendube embarasas la usonan gvidanton, kies kontoj en multaj sociaj mediatoj estis fermitaj pro instigo al perforto. Sed estas pli netolereble en Usono, la lando kantanta laŭdojn al si mem pro opinia libereco, ke la prezidento perdas sian rajton por esprimi opiniojn en sociaj mediatoj, kio estas granda satiro pri tiu usona libereco.

Oni diris, ke la usona prezidento faris esprimojn pri instigo al perforto, kiuj malobeis usonajn leĝojn kaj regularon pri platforma administrado. La blokado de liaj kontoj estas laŭleĝa regado. Sendube, ĉia movo koncerna al instigo al perforto devas esti malpermesita. Sed en la pasintaj kvar jaroj, la gvidanto dissendis tro multe da diroj sur tiuj platformoj, inkluzive de falsaj novaĵoj kaj instigo al malamo kaj perforto. Kial ili ĉiam prokrastis sian agadon kontraŭ tiuj diroj.

Laŭ usona mediato The Washington Post, ĝis majo de 2020, tiu gvidanto sendis pli ol 18 000 afiŝojn kun falsaj aŭ eraraj informoj per sociaj mediatoj, inter kiuj pli ol 3 300 estis afiŝitaj per sia konto en Twitter. Dum la manifesto kaj tumulto en multaj lokoj de Usono depost kiam afrika usonano George Floyd estis pafmortigita en majo de 2020, la gvidanto diris en Twitter, “Se iu faras prirabon, tuj pafmortigu lin”. Tiu afiŝo estis markita de Twitter pro beligo de perforto, tamen ĝi ne estis forstrekita, kaj la prezidento ankoraŭ povas fari provokojn per la sociaj mediatoj.

Precipe, depost publikigo de rezulto de prezidenta elekto, li multfoje alvokis siajn subtenantojn al kontraŭstaro per movoj, inkluzive de manifesto en Vaŝintono. Li aldonis, “Tio estos pli freneza”. La sociaj mediatoj restis indiferentaj al tio kaj ne intervenis en la provokan kriadon. Ĝis la apero de perforta atako kontraŭ Kapitolo de Vaŝingtono, ili ŝajne rompis sin kun sia pasinteco kaj prenis rimedojn.

Nun la blokado de la kontoj de la gvidanto kvazaŭ apartenas al la racia kaj justa agado de la sociaj mediatoj por malhelpi perfortan disvastigon, sed efektive en esenco ĝi estis miksita per politika egoismo.

Nun restas nur malpli ol dek tagoj ĝis eksiĝo de la usona prezidento, sed la politika likvidado kontraŭ li kaj liaj subtenantoj jam eksplodas sekve de la kapitola evento. Usona polico subite kaptis almenaŭ 82 protestantojn. La prezidanto de usona Ĉambro de Reprezentantoj Nancy Pelosi petis la armeon certigi la prezidenton ne uzi la nukleajn armilojn, kaj la Kongreso jam refoje akuzis la prezidenton. Li nun alfrontas malfacilan situacio kun ĉiu atako.

Sub tiaj cirkonstancoj, usonaj sociaj mediatoj malpermesis lian voĉon, kio ne nur montris ilian politikan ĝustecon sed ankaŭ streĉis sin mem el la perforta evento kaj forlasis sian respondecon. Do, ĉu blokado aŭ liberigo efektive estas nur politika arbitreco. Kiel hispana ĵurnalo El Mundo komentis, usonaj sociaj retejoj origine devas esti iloj por akceli liberajn interŝanĝojn, sed fine ili fariĝis tiuj por dissendi falsajn informojn kaj fari politikan manipulon.

Dividu