Usono devas preni sur sin respondecon pri rasismo

Yu Publikigita: 2021-01-13 20:33:52
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Estas ofta taktiko de iuj usonaj politikistoj fabriki famojn pri Xinjiang kaj misfamigi Ĉinion. Kun finiĝo de la oficperiodo de la nuna usona registaro, tiuj homoj estas pli aktivaj. Ili eĉ proponis projekton de rezolucio pri Xinjiang, sensacie disvastigis famojn pri "genocido" kaj asertis, ke "la ĉina registaro devas prenis sur sin la respondecon".

Estas granda mensogo, ke ŝtelisto krias “kaptu ŝteliston”. Donitaĵoj pri la loĝantaro estas la plej forta pruvo, ĉu ekzistas genocido. Lokaj oficialuloj en Xinjiang lastatempe informis pli ol 30 eksterlandajn amaskomunikilojn, ke profite de la aktiva kaj efika politiko de la ĉina registaro pri Xinjiang, dum la periodo de 2010 ĝis 2018, la ujgura populacio kreskis de 10,17 milionoj ĝis 12,72 milionoj. La ujgura popuacio kreskis evidente pli rapide ol la totala loĝantaro de Xinjiang kaj eĉ je 2% pli rapide ol la hana en la aŭtonoma regiono. La fakto, ke iuj usonaj politikistoj alkroĉiĝas al tia malforta mensogo, nur montras, ke por ili vere estas neniu pli bona maniero por kalumnii la politikon de Ĉinio pri regado de Xinjiang.

Fakte, se temas pri genocido, Usono, fifama en la kampo de homaj rajtoj, estas la lando, kie tia praktiko vere ekzistas. “Rasismo estas ĉefa kaj longedaŭra trajto de Usono." La tezo de Derrick Bell, usona akademiulo, estis pruvita de historio kaj realaĵo.

En la reala mondo, ankaŭ rasismo agis en Usono. En junio de la pasinta jaro, afrika usonano George Floyd estis mortigita de blanka policano, kio estigis grandskalajn protestojn tra Usono. Laŭ la donitaĵoj publikigitaj de la Usona Centro pri Regado kaj Prevento de Malsanoj en tiu periodo, la mortokvanto kaj infektokvanto de afrikaj usonanoj pro la nova kronviruso estas kvinoble pli grandaj ol tiuj de blankuloj kaj kvaroble pli grandaj ol tiuj de latinamerikaj blankuloj. Evidente, la longtempa, sistema kaj serioza rasa diskriminacio en Usono faras la usonajn etnominoritatojn “nekapablaj eĉ por spirado”.

Dividu