Rapideco de specimena ekzameno pri kronviruso en Usono vekis malkontenton

Henggang Publikigita: 2021-01-13 20:40:19
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Usona mediato CNN lunde raportis, ke la rapideco de specimena ekzameno pri nova kronviruso en Usono vekis malkontenton, ĉar ĝi restas postiĝinta kompare kun multaj evoluantaj landoj.

Iu faka datumbazo montris, ke dum serĉado de variantoj de la nova kronviruso, la rapideco de kolektado, analizo kaj publikigo de virusaj specimenoj en Usono okupas nur la 61an lokon en la tuta mondo. Peter Hotez, usona virusologo en la medicia kolegio Baylor, diris, “Kiel Bangladeŝo, Sri-Lankao, Surinamo kaj aliaj natur-malriĉaj landoj havas pli altan rapidecon de specimena ekzameno ol Usono. Tio estas tro tragika por tiu lando.

La instituto Broad sub la universitato Harvard kaj la instituto pri teknologio Massachusetts analizis donitaĵojn el la Tutmonda Iniciato pri Divido de ĉiuj Gripaj Datumoj, montrante, ke la mediano de la tempo de specimena kolekto el naza kavo de malsanuloj ĝis publikigo de la gensekvenco sur ĝia datumo estas 85 tagoj. Hotez diris, “Kiam vi atendos 85 tagojn, la sekvenco kreskos de la rara mutacio ĝis viruso populariĝanta inter duono de homgrupoj.

Dividu