Politika polusiĝo senĉese konsumas viglecon de Usono

Yu Publikigita: 2021-01-15 19:54:13
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Vaŝingtono estas en malkvieteco kun kompleksa politika kulto antaŭ la transdono de ŝtata potenco.

Komence de la nova jaro, partizanoj de la nuna usona gvidanto sturmis la Kapitolon, provante ŝanĝi la rezulton de la prezidenta elekto. La politika ŝtormo konsternis la tutan landon. Poste sub la puŝado de la demokratoj, la Ĉambro de Reprezentantoj merkrede komencis la duan akuzon kontraŭ la nuna gvidanto pri “instigo al insurekcio”. Multaj analizantoj opinias, ke tio estas respondecigo pri la okazaĵo kaj ankaŭ “politika likvido” por malebligi al li denove kandidati por prezidenteco.

Malantaŭ la scenoj de la politika farso estas la koncentrita eksplodo de profundaj kontraŭdiroj en la usona socio, kaj ankaŭ la eskalado de kruela lukto miksita kun personaj rankoroj kaj partiaj disputoj. En hodiaŭa Vaŝingtono, politika polusiĝo atingis senprecedencan nivelon. Kiel diris Martin Jacques, altranga esploristo en Kembriĝa Universitato, Usono nun estas lando kun serioza polusiĝo. Respublikanoj kaj demokratoj ne plu dialogas per la sama kanalo. La rezulto de okupado de la du flankoj sur malsamaj mondoj estas, ke la registaro estas ĉiam pli paralizita.

Eĉ sub la grava influo de la kronvirusa epidemio, la du partioj ankoraŭ atakis unu la alian, kaj la politika kaoso severiĝis. Interpartia malakordo malhelpis la justan distribuadon de kontraŭepidemiaj materialoj inter la ŝtatoj de Usono. La nacia savprojekto ne povis esti atingita longtempe pro marĉando. La manko de kunordigita kaj unuigita politiko lasis Usonon pagi la pezan koston de pli ol 23 milionoj da homoj infektitaj kaj pli ol 380 000 mortintoj ĝis nun.

La senprecedenca akra lukto inter politikaj partioj plene elmontris la kasitan karakterizon de "batalo pro batalo" en usona demokrata sistemo. Sub la influo de pensmaniero de politika rivalado, la elitoj de la du partioj ne agas laŭ distingo de pravo kaj malpravo, sed atakas unu alian surbaze de partiaj interesoj. En februaro de la pasinta jaro, prezidanto de la Ĉambro de Reprezentantoj Nancy Pelosi publike disŝiris la tekston de la prelego de la usona gvidanto pri la nacia stato, kio rivelis al la mondo la profundan malakordon inter la du partioj.

Se la krizo kaŝita en la usona politika sistemo kaj socio ne solviĝos, iuj heroaj vortoj por konduko de Usono al "unueco" estos akvo sen fonto, kaj la eskaladiĝanta lukto inter partioj por potenco fine povas konsumi la viglecon de Usono.

Dividu