Usono estos repagita pro sia malicaĵo al produktaĵoj de Xinjiang

Xiong Linping Publikigita: 2021-01-16 15:53:07
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Tiu ĉi usona registaro, kiu baldaŭ finos sian oficperiodon, refoje faris malicaĵon al la produktaĵoj de Xinjiang. La 13-an de januaro la usonaj dogano kaj landlima protekto anoncis, ke ĉiuj usonaj enirhavenoj retenu kotonon, tomatojn kaj ties produktaĵoj de Xinjiang, kaj eĉ tiujn, kiujn prilaboris tria lando. Laŭ raporto de la Usona Brodkasta Kompanio inter la 13 “ordonoj de provizora retenado” publikigitaj de la usona dogano 8 celas al Xinjiang.

Oni devas sin demandi, kian profundan malamon la usona registaro havas rilate al Xinjiang-aj produktaĵoj? La fakto jam pli frue pruvis, ke la tiel nomata “deviga laboro” estas monstra mensogo farita de iuj usonaj politikistaĉoj kaj kontraŭĉiniaj pensfabrikoj financitaj de tiuj. Surbaze de tiu mensogo Usono svingas la bastonon de sankcioj super produktaĵoj el Xinjiang, kaj tio lasas la mondon definitive distingi la hipokritecon kaj malbonintencon de tiuj “gardistoj de homaj rajtoj”.

Kiel ĉefaj produktaĵoj en Xinjiang, kotono kaj tomatoj liveras grandan kvanton da laborlokoj. Iuj usonaj politikistaĉoj ĉiutage pendigas “homajn rajtojn” sur siaj lipoj, intencante tamen rabi la rizvazon for de la lokaj popolanoj. Ĉu necesas krei “devigan mallaborecon” en Xinjiang? La tiel nomata “prizorgo” de usonaj politikistaĉoj, por la popolanoj, inkluzive de la ujguroj, estas tipa peco de tio, ke “la siberia mustelo venas fari Novjaran viziton al la kokino — ne kun bona intenco”.

Estas vere, ke Xinjiang estas la ĉefa produktejo de la mondo; fari limigojn pri kotono aŭ aliaj produktoj de Xinjiang sendube kaŭzas negativan influon al la koncernaj industrioj, nestabilecon de la internacia merkato kaj fine eĉ damaĝon al la interesoj de en- kaj ekster-landaj konsumantoj, interalie tiuj de Usono mem.

Pri la serioza furioziĝo de la pandemio de KOVIMO tamen iuj usonaj manipulistoj de politiko havas nenian emoncion. Ili farsas pri “lasta frenezo”, pretekstante la temon pri Xinjiang. Ili ĉiel kreas antagonismon kaj konfliktojn, damaĝas la komunajn interesojn de la tuta mondo. Iliaj politikaj heredaĵoj venenos ne nur aliajn, sed ankaŭ ilin mem, kaj estos forlasitaj de la historio.

Dividu