Grupo de akiritaj interesoj fariĝas dekadencigilo de usona politiko

Pluveta Publikigita: 2021-01-16 17:32:04
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Antaŭ 4 jaroj kiel kanditato de la usona Respublika Partio la usona gvidanto diris, ke ili sekigos la marĉon de Vaŝingtono. Jam pasis 4 jaroj, tamen la politiko de Vaŝingtono ankoraŭ estas kota, kaj eĉ pli fetora. La tiel nomata “racia” koruptiteco jam fariĝas dekadencigilo de usona politiko.

En Usono estas publika fenomeno, ke la tenantaro de akiriraj interesoj kaj personoj per persvadado influas la decidon de la registaro, eĉ perforte katenas la opinion de la popolo. Laŭ statistiko de Opensecrets de 2000 ĝis 2019 la nombro de registritaj lertaj persvadantoj en Usono superis 10 mil. La kosto de persvadado kreskis de 1,56 miliardoj da usonaj dolaroj en 2000 ĝis 3,51 miliardoj en 2019. La persvadada politiko kaŭzis tian situacion, ke la interesoj de malplimultaj fortaj grupoj superas tiujn de la popolamaso. La interesoj kaj opinioj de iuj ordinaraj popolanoj estis ignorataj de la registaro.

Post enoficiĝo de ĉi-perioda gvidantaro de Usono ili tute ne malkaŝis la favoron al la grupo de akiritaj interesoj. Tiuj, kiuj promesis sekigi la marĉon, jam fariĝas plej forta produktanto de marĉo.

La usona politiko, influate de mono, jam fariĝas sistema koruptiteco. Kiu ajn estas prezidento, tiu ne povas ŝanĝi la monan esencon de la usona politiko.

Dividu