Cent bilionoj da juanoj! Supermezura kresko de ĉina ekonomio helpas la mondon

Xiong Linping Publikigita: 2021-01-18 21:20:33
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La tutjara malneta enlanda produkto rompas la limon de 100 bilionoj da juanoj, precize de 101,6 bilionoj; se laŭ kalkulo de fiksa prezo, ĝi kreskis je 2,3% kompare kun tiu de la pasinta jaro. La 18-an de januaro la ĉinaj aŭtoritatoj publikigis la notojn de ekonomio en 2020, kaj tio estas supermezura laŭ la takso de multaj fremdlandaj komunikiloj.

En tia okazo, kiam la pandemio furioziĝas niamonde, kaj kiam la monda ekonomio dronas en recesio, la ĉina ekonomio iras stabile kaj revigliĝas. Ĉinio, laŭ diagnozo, fariĝos unika ĉefa ekonomiregiono, kiu pozitive kreskos en la mondo. Tio havas grandan signifon por la tuta planedo. La novaĵagentejo Bloomberg asertis, ke la kresko de Ĉinio estas helpanta la tutmondan ekonomion revigliĝi.

La unua regi la pandemion, la unua rekomenci laboron kaj fabrikadon, kaj la unua realigi ekonomie pozivitan kreskon - la ĉina ekonomio en 2020 posedas tri “unuaecojn”, kio profunde impresas la mondon.

La ĉefaj celoj difinitaj de la ĉina registaro en sia laborraporto jam realiĝis, kaj eĉ pli multe, ol la antaŭatenditaj. Precipe, Ĉinio, venkinte malfacilojn kaj defiojn, eliminis la absolutan paŭperismon, kio en la historio neniam sin trovis. La venko en la konstruado de bonfarta socio nun alvenas al Ĉinio.

Komence de ĉi monato la Monda Banko antaŭkalkulis, ke la tutmonda ekonomio ŝrumpos je 4,3%. En la ondo de recesio la ĉina ekonomio tamen kreskis je 2,3%. Tio ŝuldiĝas al la supereco de la ĉina merkato kaj al la elasteco de la ĉina kreemo. La supermezura konsuma merkato kun 1,4 miliardoj da loĝantoj estas la aparta supereco de Ĉinio kontraŭ riskoj kaj krizoj. En 2020 la totala sumo de detala vendo surrete estis pli ol 11,76 bilionoj da juanoj en Ĉinio, kaj la kreska proporcio estis 10,9%. Tiu cifereca ekonomio fortege apogas la konsumadon de Ĉinio en ties reprosperiĝo.

Ĉinio, kiu neniam ĉesigas siajn paŝojn en transformiĝo kaj malfermiĝo, alportas pli grandan ŝancon al la tuta mondo kaj enŝovas pli fortan energion en la tutplanedan ekonomion.

Dividu