Usono neniam eliros el la fatala cirklo: riĉuloj konstante riĉas, dum malriĉuloj permanente malriĉas

Xiong Linping Publikigita: 2021-01-20 17:12:04
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

"Antaŭe estis mi, kiu distribuis nutraĵojn al aliuloj, kaj nun venas mia vico preni tiaĵojn." Bedaŭrinde diris Fareeha Haq, usona virino iam laborinta en "banko de nutraĵoj". Post kiam eksplodis la nova kronvirusa pneŭmonio, Fareeha kaj ŝia edzo ambaŭ perdis sian laborlokon kaj estas devigitaj iri al la banko de nutraĵoj por pasigi la malfacilajn momentojn.

La travivaĵo de Fareeha estas nur io reflektata de la fenomeno: neegaleco inter riĉeco kaj malriĉeco pli kaj pli serioziĝas en Usono. Laŭ la plej novaj donitaĵoj de la Usona Buroo de Laborfortoj, nur en la unua semajno de la nova jaro ĝis la 9-a de januaro la homoj, kiuj perdis siajn laborlokojn kaj petis vivrimedojn, jam nombriĝis 965 mil, kaj tiu cifero estas la plej granda ekde aŭgusto de 2020. Kaj en la sekvaj semajnoj la cifero ĉiam tenas sin en 700 mil ĝis 900 mil.

Kaj ni vidu aliajn donitaĵojn. Laŭ raporto de usona amaskomunikilo, ĝis la mezo de oktobro de 2020 la riĉaĵo de usonaj miliarduloj kreskis ĝis 3,88 bilionoj da usonaj dolaroj, kompare kun tiu en marto de 2020 la neta kresko estis 931 miliardoj da usonaj dolaroj. Laŭ donitaĵoj montritaj de la Usona Federala Rezervo, en la dua trimestro de 2020 la neta riĉaĵo kreskis je ĉ. 7% kompare kun tiu en la unua trimestro.

Dum la pandemio la neegaleco inter riĉeco kaj malriĉeco eĉ pli grandiĝas. La riĉuloj ŝuldiĝas al la altiĝo de la borsa kurzo, kaj ilia riĉaĵo konstante pliiĝas. Ili havas privilegion esti la unuaj vakcinitaj, dum la malriĉuloj havas nenio por manĝi, nek povas pagi la kuracadon. Do en Usono ekzistas la du mondoj: glacia kaj flama. La usona socio rapidas al disŝiriĝo.

"La riĉuloj konstante riĉas, dum la malriĉuloj permanente malriĉas." Tio estas fatala cirklo, el kiu Usono neniam eliros. Dum la pandemio la usonaj civitanoj vivantaj en la malalta tavolo trovas la vivspacon pli kaj pli mallarĝa, sed la riĉaĵo de la riĉuloj estas neniel influata kaj eĉ male ĉiam kreskas kaj akumuliĝas. Tiu ĉi kontraŭeco senĉese akrigas la krizon de la socia strukturo kaj igas la tiel nomatan "demokratian modelon" esti plorinda ridaĵo.

Dividu