Adiaŭon por ĉiam al ŝtata sekretario plej malbona en la usona historio

Ĝoja Publikigita: 2021-01-20 19:36:06
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Restas la lasta momento de transiĝo de usona ŝtatpotenco, sed ankoraŭ estas unu persono, kiu kaptas ĉiun eblan sekundon, provokas konfliktojn, kreas kontraŭstaron kaj prezentas tiel nomatan "lasttagan frenezaĵon". Li estas Mike Pompeo, usona ŝtata sekretario fiera pri "mensogo, trompo kaj ŝtelo”.

En la lastaj pli ol dek tagoj Pompeo intense agadis: nuligi la limigon de kontakto inter usonaj oficialuloj kaj tiuj de ĉina Tajvano, remeti Kubon en la liston de “landoj subtenantaj terorismon”, pliseverigi punon al Irano.

Li ankaŭ publikigis pli ol 60 tekstojn en tri tagoj sur socia komunikejo, kiun li rigardas kiel la lastan scenejon de propra prezentado. En la tekstoj li fanfaronis tiel nomatajn "politikajn atingojn" rilatajn al Ĉinio en la lastaj jaroj, malice atakis la ĉinan regantan partion kaj ĉinajn politikojn. Lia histerio atingis la pinton.

The New York Times priskribis, ke Pompeo bruligas ĉiujn pontojn kaj forlasas sennombrajn ĥaosojn. Kaj Foreign Policy diris, ke lia agmaniero estas malkaŝe priskribita de usonaj oficialuloj kiel "malkara diplomatio forpuŝi respondecon".

La histerio de Pompeo plejparte fontas el lia senelirejo. Lastatempe okazis perforta atako al la Kapitolo, kio estas mortiga bato al la politika vivo de la usona gvidanto. Pompeo, konfidulo de la usona gvidanto, volis ankoraŭfoje fari politikan spekulaĵon kaj diferencigi sin de la gvidanto, tamen ĉio jam malfruis. Kaj la fanfarono pri "politikaj atingoj" kaj la "lasttaga frenezaĵo" povas esti rigardata lia lasta barakto por sinsavo.

Kompreneble ĉio direktiĝas al fina celo. The Washington Post diris, ke donante obstaklon al la sekva registaro Pompeo resumis propran "politikan heredaĵon", ĉar tiel li povos partopreni en ĝenerala elektado de usona prezidento en 2024. Intervjuate de The Washington Post iu usona oficialulo malkaŝe diris, ke Pompeo prenas tion kiel sian programon por la elektado de 2024.

Kiam la ĉefa diplomato de monda superpotenca lando metas privatan politikan ambicion super ŝtatajn interesojn, lia diplomatia politiko sendube estas giganta damaĝo al la tuta mondo. En lia proksimume trijara servoperiodo Pompeo ĉie instigis malamon, faris malunuiĝon, prezentis foje kaj refoje politikajn farsojn. Li faris el Usono mokaĵon.

Per la diplomatio de timigo, mensogo kaj puno Pompeo montris al la mondo la veran naturon de Vaŝingtono: malmodesteco, hipokriteco kaj ordonemo, senkompate disŝiris la figfoliojn de "demokratio""libereo" kaj "homaj rajtoj", reklamataj de Usono. The Atlantic malkaŝe diris, "Ni vivas en fiaska lando".

Sonas signalo de lecionfino. Kiel ajn Pompeo freneze prezentiĝas, ĉio estas la malforta fina barakto. Li fanfaronis, ke la historio memoros liajn "atingojn" dum la servo, tamen la historio ĝuste memoras pruvojn pri lia kulpo, ke por siaj privataj interesoj li damaĝis mondajn interesojn.

Ĝis la! Adiaŭon por ĉiam al la ŝtata sekretario plej malbona en la usona historio!

Dividu