Ĉinio gvidos renormaliĝon de monda ekonomio en postpandemia epoko

Mirinda Publikigita: 2021-01-24 16:11:15
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Franca profesoro, Mary-Françoise RENARD, estro Intituto pri Ĉina Ekonomio de la Universitato Clermont-Auvergne, diris en artikolo, ke laŭ la donitaĵoj de ĉina Nacia Statistika Buroo en la 18a de januaro, en 2020 la malneta enlanda produkto (MEP) de Ĉinio superis la sojlon de 100 duilionoj da juanoj (15,42 duilionoj da usonaj dolaroj) , pliiĝante je 2,3% kompare kun tiu en la antaŭa jaro. Malgraŭ la influoj de la epidemio, la ĉina ekonomio realigis fortan kreskon. La ĉina ekonomio sendis evidentan renormaliĝan signalon al la mondo.

Li analizis, ke la kialoj de renormaliĝo de ĉina ekonomio kuŝas en tri flankoj. Unue, Ĉinio efektivigis rigorajn preventajn rimedojn en la regionoj kun serioza epidemio, tamen ne ĉesis la produktado kaj industria aktiveco de la lando. Due, Ĉinio saĝe utiligis la teknologiojn de granda datumo kaj interreto, kiuj ludis gravan rolon en preventado kaj regado de la epidemio. Reta eduko, elektronika komerco kaj koncernaj entreprenoj kaptis la oportunon por rapida disvolviĝo en speciala periodo. Trie, Ĉinio aktive faris interŝanĝojn kun aliaj landoj en ekonomio. Ĉina eksportado tenis kreskon, kio liveris al ĝi grandegan movforton. Mary-Françoise RENARD opinias, ke en la baldaŭa Davos-Forumo oni diskutos pri multflankismo kaj protekto de internacia ordo.

Dividu