Ĉu Biden povas ripari la transatlantikan rifton?

Lucia Publikigita: 2021-01-25 20:27:25
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Lastatempe usona ŝtatsekretario Antony Blinken diris, ke usona registaro decidis malhelpi efektivigon de la projekto “Nord Stream 2” (tergasa projekto farita de Eŭropo kaj Rusio), kio kaŭzis malkontenton de Eŭropo. Pri tio germana ĉefministro Angela Merkel klare respondis, ke kvankam enoficiĝo de Joe Biden liveras oportunon al rekonstruo de la transatlantika rilateco, tamen la diverĝoj inter Eŭropo kaj Usono ne malaperos. Ŝi diris ankaŭ, ke ŝi ne povos atingi konsentojn kun Biden pri ĉiuj aferoj, kaj ŝi ne rezignos la projekton “Nord Stream 2”.

En la pasintaj kvar jaroj, eŭropaj amaskomunukiloj esprimis seniluziiĝon pri la transatlantika rilateco. Nun, post enoficiĝo de Joe Biden, ĉu li povos ripari la transatlantikan rifton?

Fakte, krom la projekto “Nord Stream 2”, multaj aferoj paŝon post paŝo fortigas duflankajn kontraŭdirojn. Ekzemple, lastatempe la malfrua livero de vakcinoj de usona firmao Pfizer kolerigis multajn eŭropajn landojn. Kvankam la firmao publike klarigis, ke estas problemoj de la ĉenstablo, tamen analizistoj opinias, ke la firmao celas unue kontentigi usonan enlandan postulon. Itala prezidento publike esprimis malkontenton pri tio, kaj ankaŭ oficistoj pri sano de Svedujo kaj Danio kune publikigis malferman leteron kaj petis Eŭropan Komisionon premesi la firmaon garantii la stabilecon kaj klarecon de vakcina livero.

La usona ĵurnalo The Wall Street Journal raportis, ke la registaro de Biden pene rekonstruos la transatlantikan rilatecon, kaj antaŭenpuŝos la rilatojn inter Usono kaj Eŭropo al normala stato. Sed la problemo estas, kio estos la normala stato inter la du flankoj? Ĉu la ŝanĝo de usona registaro povos bone ripari la strukturan rifton inter la du flankoj?

Dividu