Solvo de Ĉinio montras direkton por multflankismo bezonata de mondo

Yu Publikigita: 2021-01-26 17:05:01
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

“La problemoj alfrontataj de la mondo estas malsimplaj kaj kompleksaj, kaj la elirejo por ili estas persisti en multflankismo kaj konstrui komunumon de la homaro kun komuna estonteco,” diris ĉina prezidanto Xi Jinping dum parolado en la virtuala kunveno de la Tagordo Davos de la Monda Ekonomia Forumo. Lia parolado profunde analizis temojn de la epoko kaj sisteme respondis la demandon, kian multflankismon bezonas la mondo, montrante direkton por renormaligo de la monda ekonomio kaj tutmonda regado en post-pandemia epoko.

Multflankismo temas pri tio, ke internaciaj aferoj estas traktataj per konsiliĝo kaj la estonteco de la mondo estas decidita de ĉiuj per komuna laboro. Tio estas solvo proponita de ĉina prezidanto. Li emfazis, ke landoj devas fortigi kunordigon de makroekonomiaj politikoj, forĵeti ideologian antaŭjuĝon, superponti diferencon de disvolviĝo inter evoluintaj landoj kaj la evoluantaj, kaj kunigi manojn por respondi al tutmondaj defioj.

Nun la internacia ekvilibro de fortoj estas profunde akomodita, kaj la mondo eniris la periodon de malkvieteco kaj transformiĝo. Unuflankismo kaj protektismo minacas pacon kaj disvolviĝon de la mondo. Samtempe leviĝas ĉia "pseŭda multflankismo", kiu manifestiĝas en jenaj aspektoj: praktiko de grupa politiko sub la ŝildo de multflankismo, altrudo de propraj reguloj al la internacia komunumo je preteksto de multflankismo aŭ ideologiigo de multflankismo kontraŭ specifaj landoj.

Historio antaŭeniras, kaj la mondo ne povas reveni al la pasinteco. Xi diris, "Ĉiu elekton, kiun ni faras hodiaŭ kaj ĉiu agado, kiun ni adoptas, decidos la estontecon de la mondo.” Firme subteni multflankismon kaj praktiki multflankismon kun konsiliĝo kiel ĝia esenco sendube estas la ĝusta elekto por lumigi vojon antaŭen de la homaro. Ĉinio, kiu sin devontigas al konstruado de komunumo de la homaro kun komuna estonteco, estas firma forto por antaŭenigo de la homaro laŭ la ĝusta vojo.

Dividu