Kiel iros ĉina-eŭropaj politikaj kaj ekonomiaj rilatoj en 2021?

Pluveta Publikigita: 2021-01-29 17:18:54
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Antaŭ nelonge Mercator-Instituto pri Ĉinaj Aferoj publikigis enketon montrante, ke la plejparto de la intervjuitaj specialistoj kaj ordinaraj homoj opinias, ke en 2021 estos stabilaj aŭ pli bonaj la ĉina-eŭropaj ekonomiaj kaj komercaj rilatoj, sed pli malbonaj la duflankaj politikaj rilatoj. Ĉu vere aperos tia situacio?

Fakte nun la ĉina-eŭropaj ekonomiaj kaj komercaj rilatoj havas tendencon de bona disvolviĝo. En 2020 la Eŭropa Unio fariĝis la dua plej granda komerca partnero de Ĉinio. La kvanto de komerco inter Ĉinio kaj la EU kreskis je 5,3% kompare kun tiu en 2019. La 30an de decembro, 2020, la gvidantoj de Ĉinio kaj la EU komune deklaris la finon de la intertraktado pri investa interkonsento inter la du flankoj laŭ la difinita tempo.

Iuj okcidentanoj maltrankviliĝas pri la politikaj rilatoj inter Ĉinio kaj Eŭropo, ĉar Ĉinio kaj la eŭropaj landoj havas malsamajn politikajn sistemojn kaj ŝanĝiĝis la usona prezidento.

Fakte malsamaj politikaj sistemoj ne malhelpas eŭropajn landojn establi diplomatiajn rilatojn kun Ĉinio. Svedio, Danlando, Svislando, Liĥtenŝtejno kaj aliaj eŭropaj landoj establis diplomatiajn rilatojn kun Ĉinio en la 50-aj jaroj de la lasta jarcento.

La nova usona registaro gvidata de Joe Biden tre eble revenos al la multflankisma vojo. Tio konformas al la historia tendenco. Ambaŭ Ĉinio kaj la EU subtenas la multflankismon. La enketo de Mercator montris, ke pli ol 80% de enketitoj opinias, ke intimiĝos la rilatoj inter la EU kaj Usono. Ĉinio kaj la EU estas du grandaj fortoj, merkatoj kaj civilizacioj en la mondo, kaj surŝultrigas la taskon protekti la mondan pacon, akceli komunan disvolviĝon kaj antaŭenigi la paŝon de la homaro. La akravidaj politikistoj havas sufiĉan saĝon por atingi reciprokajn profitojn kaj komunan venkon kaj kune krei pli da dividendoj de paco por la mondo.

Dividu