Deviga laboro? Falsa akuzo!

Lucia Publikigita: 2021-01-29 20:30:55
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Foje, refoje… Lastatempe, la usona ĵurnalo The New York Times publikigis videraporton, kiu prezentis fantoman bildon pri tiel nomata “Deviga laboro” pere de kaŝpafaj perspektivoj. Sed fakte ili tute estas specialaj efektoj de filmoj.

Einar Hans Tangen, eksperto pri usonaj internaciaj aferoj, diris post rigardo de la raporto, ke novaĵraportado ne estas teatraĵo.

Sed ni tre bedaŭras, ke multaj okcidentaj ekspertoj subtenate de kontraŭĉinaj investantoj, senĉese publikigis kontraŭĉinajn parolojn kaj raportojn, kiujn kritikis la movojn de Ĉinio pri Xinjiang kaj religio, inkluzive de "deviga laboro". Ĉu ili fieras pri "mensogo, trompado kaj ŝtelado"?

Faktoj parolas pli laŭte ol vortoj. La laboruloj de ĉiuj etnaj grupoj de Xinjiang, inkluzive de etnaj minoritatoj, havas siajn rajtojn kaj interesojn protektatajn per leĝo. Ili havas la liberecon elekti siajn profesiojn kaj laborlokojn kun neniu limigo al ilia persona libereco. Kaj iliaj tradicioj, kutimoj, religiaj kredoj kaj parolaj kaj skribaj lingvoj estas laŭleĝe protektataj. La dungantoj liveras bonajn kondiĉojn de laboro kaj vivo al siaj dungitoj de etnaj minoritatoj kaj certigas, ke ĉiuj iliaj bezonoj estas atentataj.

Ni opinias, ke la granda plimulto de landoj en la mondo estas akravida, ĉar ili havas objektivan kaj justan taksadon pri la disvolviĝo de Xinjiang kaj la politiko de la ĉina registaro, kiu celas fari Xinjiang stabila kaj prospera loko.

Dividu