Pro kio ŝanĝiĝis sinteno de iuj okcidentaj landoj pri ĉinaj vakcinoj?

Xiong Linping Publikigita: 2021-02-02 14:21:17
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

En la pasinta semajno iagrade ŝanĝiĝis la sinteno de iuj okcidentaj landoj kaj amaskomunikiloj pri ĉinaj vakcinoj.

La germana ministro pri sano, Jens Spahn, asertis, ke se Eŭropa Unio faros aprobon, la uzo de rusaj aŭ ĉinaj vakcinoj fare de Germanio havos nenian malhelpon. La franca imunologo Alain Fischer diris, ke Eŭropa Unio ne havas motivon rifuzi uzi vakcinojn ellaboritajn de Rusio aŭ Ĉinio.

Tia ŝanĝiĝo estas iom ekster atendo. Ĉar antaŭ unu semajno, pro la raportoj kaj rakontoj de okcidentaj amaskomunikiloj, la tuta mondo taksis sekuraj nur la vakcinojn ellaboritajn, kiel Pfizer kaj AstroZeneca, de okcidentaj landoj. Kvankam ĉinaj vakcinoj ricevis altan akceptindecon en multaj landoj, tamen okcidentaj komunikiloj verŝajne ne vidis tion kaj eĉ intence bagateligis kaj politikigis la ĉinajn vakcinojn.

La vakcinoj ankoraŭ restas tiuj, pri kiuj oni temis, sed pro kio la sinteno de la Okcidento ŝanĝiĝis pri la ĉinaj vakcinoj?

Komence ili kondamnis, ke Ĉinio “ŝtelis” usonajn informojn pri vakcino, atakis la kvaliton de la ĉinaj vakcinoj. Kaj poste ili, precipe Usono kaj Britio, senskrupule agis sub “vakcina egoismo”. Intertempe ili ne forgesis fari malbonintencan atakon pri tio, ke Ĉinio liveris al evoluantaj landoj vakcinojn, malice kondamnante, ke Ĉinio faras “vakcinan diplomation”. Ili ne povis fari justajn aferojn, tamen enviis tiun, kiu povas tion fari.

Tamen la severa situacio de la pandemio kaj la urĝa bezono de vakcino devigas ilin demeti la kolorajn okulvitrojn. Multe premataj pro manko de vakcino, eŭropaj landoj ne povas plu elteni la situacion, kaj ili konkure ĵetis sian rigardon al ĉinaj vakcinoj, esperante ke tiuj povos solvi ilian soifon en tiu malfacila momento.

Fakte, koncerne vakcinon, oni ne devus vidi ĝian devenon, sed nur tion, ĉu ĝi estas sekura kaj efika. Tio estas grava motivo, en kiu pli kaj pli multaj fremdlandaj politikistoj proparolas pro ĉinaj vakcinoj. Des pli gravas, ke Ĉinio ĉiam agas reale kaj praktike, plenumante sian promeson fari vakcinon tutmonde publika produktaĵo.

Akcepti ĉinajn vakcinojn ne estas hontindaĵo. Scienco decidas pri ĉio.

Dividu