Ĝuste taksi Ĉinion estas ŝlosilo por ripari la rilatojn inter Ĉino kaj Usono

Xiong Linping Publikigita: 2021-02-03 14:23:18
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Kiam oni retrorigardas la rilatojn inter Ĉinio kaj Usono en la pasintaj kvar jaroj, unu fakto estas nenegebla: pro tio, ke iuj usonaj politikistoj rigardis Ĉinion strategia konkura rivalo kaj pro tio faris direktecan eraron en la politiko ligita al Ĉinio, la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono spertis tre malfacilajn jarojn kaj sekve damaĝis la pacon kaj stabilecon de la mondo.

La nodo devas esti malligita de tiu, kiu ĝin faris. Ĝuste taksi Ĉinion evidente estas antaŭkondiĉo de tio, ke la usona nova registaro konstruu prudentan politikon pri Ĉinio, kaj ankaŭ ŝlosilo por ripari la dulandajn rilatojn.

La 2a de februaro, kiam Yang Jiechi, la membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, direktoro de la Oficejo de la Centra Komisiono pri Eksterlandaj Aferoj, faris videan interparolon kun la Nacia Komitato pri Usona-Ĉinaj Rilatoj, li esperis, ke Usono forĵetos la malnovan penson pri ludo je nula sumo, ĝuste taksos Ĉinion, kaj kune kun Ĉinio firme tenos la ĝustan direkton de la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono.

Ĉinio volas pace kunekzisti kun Usono, ĉar kunlaboro kaj kungajno konformas al la komunaj interesoj de la du landoj. Kaj samtempe, Ĉinio rezolute daŭrigos la protektadon de la suvereneco kaj sekureco de la ŝtato kaj ties evoluaj interesoj. Al la usona nova registaro tio estas ĝusta direkto por koni Ĉinion.

Antaŭ nelonge la usona ĵurnalo USA Today aperigis artikolon, dirante, ke la registaro Biden nepre forĵetu tion, kion lia antaŭulo kaprice kaj miope faris kontraŭ Ĉinio. Tio estas prudenta voĉo, kiu estas inda aŭskulti por la usona registaro.

La historio refoje pruvos, ke la kunlaboro inter Ĉinio kaj Usono estas la tendenco de la tempoj kaj la deziro de la dulandaj popoloj.

Dividu