Kial la Pekinaj Vintraj Olimpikoj trankviligas la mondon?

Xiong Linping Publikigita: 2021-02-03 20:30:21
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Antaŭ ses jaroj, kiam Thomas Bach, la prezidanto de la Internacia Olimpika Komitato, deklaris, ke Pekino havigis al si la rajton organizi la Vintrajn Olimpikojn de 2022, li diris, ke la olimpikaj ludoj “estas transdonitaj al la homo, kiu estas trankviliga.” Hodiaŭ la prepara laborado por la ludoj iras glate kaj orde. Tio atestas pri la juĝo de Bach.

Fone de la pandemio tiu solena promeso de Ĉinio ne nur elmontras la ĉinan devon, sed ankaŭ donas certecon al la internaciaj olimpikoj, kiuj restas en necerteco.

La pasintan jaron markis la furioziĝanta pandemio en la tuta mondo, kaj pro tio ankaŭ la internaciaj olimpikoj estis severe suferigataj. La Someraj Olimpikoj devis esti prokrastita, kaj diversaj konkursoj, kia la eŭropa futbala turniro, spertis grandan perdon. En tia okazo ne malmultaj dubis, Ĉu Ĉinio povos laŭdate teni la Pekinajn Vintrajn Olimpikojn.

En januaro, de la inspekto pri la prepara laborado de la Vintraj Olimpikoj kaj Paralimpikoj ĝis la interparolo en telefono kun Bach, la ĉina prezidanto Xi Jinping ĉiam donas grandan atenton al la Vintraj Olimpikoj kaj Paralimpikoj. Li faris promeson, kio rivelas la fidon de Ĉinio laŭdate okazigi la sportan kunvenon kaj trankviligas la mondon.

Nun diversaj laboroj pri la Vintraj Olimpikoj kaj Paralimpikoj progresas en ordo. Oni vidas, ke kvankam la pandemio alportas seriozajn defiojn, tamen tiuj laboroj jam trapasis “preman teston”. la rezultoj estas rimarkindaj.

Povas esti antaŭvidite, ke la jaro 2020 atestos pri brila sporta solenaĵo, kiun promesis Ĉinio, kaj kiun dividos la tuta mondo. Pekino, kiu estas en la mondo la sola urbo de “duoblaj olimpikoj”, nome someraj kaj vintraj, nepre faros sian apartan kontribuon al la sporto de internaciaj olimpikoj.

Dividu