Konstruo de komunumo kun komuna estonteco havas gravan signifon en postepidemia epoko

Selena Publikigita: 2021-02-04 09:26:28
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Pierre Picquart, fama ĉinologo kaj direktoro de la franca Ĉina Diskoniga kaj Esplora Centro, diris lastatempe en sia artikolo, ke la koncepto pri konstruo de komunumo kun komuna estonteco de la homaro havas gravan signifon en la postepidemia epoko.

Li diris, ke en la lastaj jaroj, la koncepto pri konstruo de komunumo kun komuna estonteco de la homaro estis plurfoje metitaj en rezoluciojn de la UN. La celo fari la mondon eterne paca, ĝenerale sekura, komune prospera, inkluziva kaj plura kaj konstrui la komunumon kun komuna estonteco de la homaro estas malferma, inkluziva kaj bela. Kaj tio certe akcelos longedaŭran pacon kaj prosperon, kaj kompreneble al tio estas nemankigebla daŭripova kaj stabila internacia ordo.

Nun Ĉinio rekomendas kunlaboron de diveraj landoj en batalo kontraŭ la epidemio, liveras medicinan helpon kaj vakcinojn al landoj, kiuj havas tian bezonon, kaj donas ekonomian subtenon al evoluantaj landoj. Ĉio ĉi estas enkorpigo de la koncepto de komunumo kun komuna estonteco de la homaro.

Dividu