"Demokratia alianco" esperata de Usono estas sinamuza

Ĝoja Publikigita: 2021-02-08 19:10:29
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Se "intereso" estas la ŝlosila vorto de la usona lasta registaro, do "valoro" klare estas metitaj de la nova usona registaro sur elstaran lokon.
Ĉu lastatempe en la usona Kongreso prezidento Joseph Biden faris prelegon pri eksterlandaj politikoj, ĉu strike agadis usona diplomatia teamo post sia enoficiĝo, ĉio dissendis la gravan mesaĝon, nome riparo de rilatoj kun aliancanoj estas la prioritata afero sur la tagordo de la usona registaro, kio urĝe celas reestabli aliancon, kies ĉefaj valoroj estas "demokratio". Kiom da allogo ĉi tia alianco havas?
Rapide eŭropaj landoj esprimis siajn sintenojn. La 5-an de februaro germana ĉefministro Angela Merkel diris, ke kvankam Eŭropo kaj Usono havas multajn komunajn konojn tamen Eŭropo ankoraŭ bezonas sendependan "politikon pri Ĉinio". La 4-an de februaro franca prezidento Emmanuel Macron esprimis saman sintenon dirante, ke eĉ EU kaj Usono havas komunajn valorojn, tamen EU devas ne komune kun Usono stari kontraŭ Ĉinio. Tio atestis la opinion de usona periodaĵo News Week, ke la ideo de Usono pri establo de “alianco de valoroj” ne multe allogos Eŭropon, aparte ĝi troigis okupon de la koncepto de demokratio en eŭropaj eksterlandaj politikoj.
Vere en la tutmondiĝa epoko diverslandaj interesoj estas interplektitaj kaj pro la kronvirusa epidemio la mondo profunde komprenas la gravecon de unuiĝo kaj kunlaboro. Fakte ankaŭ Biden mem substrekis la neceson kunlabori kun Ĉinio. Kial aliaj landoj devas elekti flankon kaj por usonaj interesoj rezisti kontraŭ Ĉinio kaj damaĝi siajn interesojn? Meksika eksa ambasadoro en Ĉinio Jorge Guajardo malkaŝe diris, "Kion celas postuli, ke diversaj landoj forlasu ŝancon de la monde unika kreskanta ĉefa ekonomio? Ĉu ili sin aliancu kun Usono? Faktoj atestas, ke Usono ne estas fidinda partnero."
En la mondo ne ekzistas du samaj folioj, nek samaj historioj, samaj kulturoj kaj samaj socisistemoj, kaj varieco estas objektiva fakto. Establi "etan rondon de valoroj" povas nur puŝi la homaron al kontraŭstaro kaj malamo.

Dividu