Viglatentu, ke "viva fosilio de malvarma milito" perforte forkaptos ĉina-usonan estonton

Ĝoja Publikigita: 2021-02-09 20:16:34
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Lastatempe usona fama pensfabriko publikigis raporton penante provoki kontraŭstaron de Ĉinio kaj Usono kaj eksa ŝtata sekretario de Usono Mike Pompeo diris, ke eksterlandaj politikoj de Biden kaŭzos, ke Usono "estos ofendita de Ĉinio". Ja "malica forto" sur la aero de Vaŝingtono pretas fari ion malbonan kaj celas puŝi Ĉinion kaj Usonon al ĝisfunda antagonismo. Tion personoj kun antaŭvido kaj sagaceco devas alte atenti.

Unue ni rigardu la raporton tiel nomatan "nova strategio pri Ĉinio". La enhavo tute ne estas nova, nur kolektis banalajn esprimojn de la lasta usona registaro. La raporto plenas je misjuĝo de ĉinaj disvolvaj celoj, grande pufreklamas "minacon el Ĉinio", bruege diras, ke la fincelo de bremso al Ĉinio ĝuste estas protekto de usona hegemonia statuso, citas kun afektita grava mieno principon kaj agplanon de strategio pri Ĉinio kaj donas proponon al la usona nova registaro en densa penso de nul-suma ludo.

Kiel la raporto ankaŭ Mike Pompeo, fifama usona eksa ŝtata sekretario, havas similan penson de malvarma milito. Post eksiĝo li tuj trovis novan laboron en vaŝingtona pensfabriko de konservativuloj. Lastatempe intervjuate li fanfaronis pri la lasta usona registaro pro ĝia politiko bati Ĉinion, kaj diris, ke la eksterlandaj politikoj de la registaro de Biden celas, ke "Ĉinio libere ofendas nin".

La ekstero rimarkis, ke la nova usona registaro multfoje esprimis sian volon pri kunlaboro kun Ĉinio kaj la duflankaj rilatoj espereble malfermos novan paĝon. En tiu ĉi ŝlosila momento oni devas atenti, ke bruo forkaptos la rilatojn inter Ĉinio kaj Usono kaj homoj kun malica celo gvidos ritmon aliflanken kaj la rilatojn al erara direkto.

Dividu